Kamjanec-Podilskij

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kamjanec-Podilskij (stacidomo).

Kamjanec-Podilskij estas urbo en ĥmelnicka provinco en Ukrainio; ĉefurbo de Podolio, de la 22-a de marto 1919 ĝis novembro 1920 - ĉefurbo de Ukrainio. Grava ekonomia, kultura kaj turisma centro de la lando.

Кам'янець-Подільський
pole Kamieniec Podolski, ruse Каменец-Подольский, jide קאַמענעץ, armene Կամիանեց-Պոդոլսկի, rumane Camenița
Urbo
Oficiala nomo: Кам'янець-Подільський
Deveno de nomo: de la malnovslava vorto kamen (ŝtono) kaj Podolio
Lando  Ukrainio
Ŝtato Ĥmelnicka provinco
Historia regiono Podolio
Rivero Smotriĉ
Supermara alteco 360 m s. m.
Koordinatoj 48° 41′ 0″ N 26° 35′ 0″ O / 48.68333 °N, 26.58333 °O / 48.68333; 26.58333 (mapo)
Areo 27,871 km² (2 787 ha)
Loĝantaro 102 254 (01.01.2014[1])
Denseco 3 668,83 loĝ./km²
Urba statuso laŭ
la magdeburga juro
1374
Poŝtkodo 32300-32315
Tel. prefikso +380-3849
Vikimedia Komunejo: Kamyanets Podilsky
Retpaĝo: kam-pod.gov.ua

En Kamjanec-Podilskij funkcias 10 altlernejoj, inter ili du universitatoj: Nacia Universitato Ivan Ohijenko kaj Podolia Terkultura-Teknika Universitato. En ĝi troviĝas multaj historiaj objektoj, el kiuj la plej gravaj estas la Malnova Urbo kun najbara kastelo (konstruita en 14-16 jc., alikonstruita en 17-18 jc.), katedralo (16-a jc.), ligna preĝejo de Laŭdego de la Sankta Kruco (18-a jc.) kaj aliaj.

Podolio (helblue) sur mapo de la nuntempaj ŝtatoj

Kamjanec-Podilskij troviĝas ĉe la rivero Smotriĉ ĉirkaŭ 20 kilometrojn antaŭ la loko, kie ĝia akvo enfalas la riveron Dnestro.

Historio redakti

En la unuaj jarcentoj de nia erao, en la teritorio okupata nun de Kamjanec-Podilskij ekzistis fortreso nomata Klepidava (de klepsis - ŝtelisto) aŭ Petridava (de petra - roko), verŝajne detruita de hunoj[2]. La unua mencio pri la urbo en armenaj fontoj estis devenanta de 1062 kaj temis pri armena komercejo. Plej verŝajne fondintoj de la urbo estis litovoj kaj eble tuj poste ekregis ĝin pola reĝo Kazimiro la Granda. Kaj denove estis regata de litovaj princoj kune kun Podolio, strebantaj konservi maksimumon de sendependeco de sia princlando danke al politika balanco inter Krono de la Regno de Pollando, Grandprinclando Litovio (Litvo) kaj Hungara reĝlando.

 
La teritorio de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo), dum la jaroj 1619–1622, post la armistico (batalhalto) en Deulino (Dywilin), vidata sur la nunaj limoj de la landoj en Eŭropo.
Legendo:
  •  Krono de la Regno de Pollando, 1635
  •  Duklando Prusio – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  •  Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Livonio – la teritoriaj posedaĵoj de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Kurlando – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  • Konindaj personoj ligitaj kun la urbo redakti

    Ĝemelurboj redakti

    Kamjanec-Podilskij havas 17 ĝemelurbojn en 10 landoj:

    Bibliografio redakti

    Referencoj redakti

    Vidu ankaŭ redakti

    Eksteraj ligiloj redakti