Kampa ranunkolo
Kampa ranunkolo (Ranunculus arvensis) estas plantspecio de la genro ranunkolo ene de la familio de la Ranunkolacoj (Ranunculaceae). Ĝi hejmiĝas en Eŭrazio.
kampa ranunkolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ranunculus arvensis L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo
redaktiHabito kaj folioj
redaktiLa kampa ranunkolo kreskas kiel unujara herba planto kaj atingas alton de 15 ĝis 20 aŭ 80 cm. La staranta tigo estas disbranĉita kaj pli aŭ malpli kalva .
La folioj staras baze kaj alterne ĉe la tigo. La tri ĝis kvin bazaj folioj kaj la malsupraj tigaj folioj konsistas el folizigo kaj foliplato. La 1,6 ĝis 6 cm longa folitigo estas maldence lanuga. La papereca kaj lanuga foliplato estas renverse ovoforma aŭ larĝe romba kun longeco de 1,5 ĝis 5,2 cm kaj larĝeco de 1,5 ĝis 4,2 cm kaj pli aŭ malpi larĝa kojnforma bazo. Ĝi estas triloba ĝis pli aŭ malpi triparta. La folipinto estas rondigita aŭ pinta. La supro tigofolioj estas sentigaj, kalvaj kaj pli aŭ malpli triparta kunmallarĝe kojnforma aŭ lineaj – lancetaj pastoj.
Floro
redaktiLa floro staras vidalvide de la plej supraj folioj. La rondaj flortigoj estas lanuge haraj. La duseksa, radiosimetria floro havas diametron de 4 ĝis 15 mm. La receptaklo estas rigida kaj hara. La kvin sepaloj estas mallarĝaj kaj 4 ĝis 7 mm longaj, la larĝeco estas 1 ĝis 2 mm kaj je la malsupra flanko hirtharaj. La kvin helflavaj ĝis verde-flavaj petaloj estas renverse ovoformaj kun longeco de 5,5 ĝis 8 mm kaj larĝeco de 2 ĝis 4 mm kaj havas rondigitan pinton. Ekzistas stamenoj. La 3 ĝis 8 mm longa pistilo havas ĉ. 2,6 mm longan stignon.
Frukto
redaktiEn diskoforma ĝis globforma 8 ĝis 12 mm granda plurfrukto estas kvin ĝis ok nuksetoj. La nuksetoj estas tipaj kontraŭhokaj fruktoj; la planto uzas zooĥorion.
La planto floras de aprilo ĝis julio. Fruktmatureco estas de junio ĝis septembro.
La planto estas tetraploida, ĝia kromozomnombro estas 2n = 32[1]
Disvastigo
redaktiLa kampa ranunkolo estas disvastigita en Eŭropo kaj Malgrandazio. En Nordameriko kaj Ĉinujo la planto estas neofito.
Fontoj
redakti- Alan T. Whittemore: Ranunculus arvensis. .
- Wang Wencai & Michael G. Gilbert: Ranunculus arvensis., PDF-dosiero.
Referencoj
redakti- ↑ Jaakko Jalas, Juha Suominen: Atlas florae europaeae. volumo 8 (Nymphaeaceae to Ranunculaceae). paĝo 145-146, Helsinki 1989. ISBN 951-9108-07-6
Eksteraj ligiloj
redakti- Verbreitung auf der Nordhalbkugel nach: Eric Hultén, Magnus Fries: Atlas of North European vascular plants 1986, ISBN 3-87429-263-0