Kampalo

ĉefurbo de Ugando
(Alidirektita el Kampala)

Kampalo estas milionurbo, la ĉefurbo de Ugando.

Kampala vidita el moskeo Gaddafi
Kampala vidita el moskeo Gaddafi
Kampalo
ĉefurbo
Lando Ugando Ugando
Distrikto Distrikto Kampalo
Historia regiono Bugando
Memorindaĵoj Bahaa domo de adorado, Moskeo Gaddafi
Situo Kampalo
 - alteco 1 190 m s. m.
 - koordinatoj 00° 18′ 49″ N 32° 34′ 52″ O / 0.31361 °N, 32.58111 °O / 0.31361; 32.58111 (mapo)
Areo 189,0 km² (18 900 ha)
Loĝantaro 1 659 600 (2011)
Denseco 8 780,95 loĝ./km²
Lagaro Afrikaj Grandaj Lagoj
Rifto Granda Rifto
Horzono GMT (UTC+3)
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Tomboj de bugandaj reĝoj en Kampalo
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 2001 (#25)
Numero 1022
Regiono Afriko
Kriterioj i, iii, iv, vi
Loĝantoj Bantuoj
Situo enkadre de Ugando
Situo enkadre de Ugando
Situo enkadre de Ugando
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Kampala
Retpaĝo: www.kcca.go.ug
Map
Vido al Kampalo
Strato apud Kampalo
Foiro apud Kampalo
Fronto de moskeo Gaddafi en Kampalo
Bahaa domo de adorado

Laŭ la stato de 2019 en la urbo vivis 1 680 600 loĝantoj. Laŭ takso de 2005 la urbo havas 1.353.236 loĝantojn (censo de 2002: 1.208.544).

Geografio redakti

Kampalo situas kelkajn kilometrojn de la Viktoria Lago. Ĝi distancas nur kelkdek kilometrojn de la ekvatoro. Ĝia alto super maro estas inter 1.155 kaj 1.189 metroj.

Historio redakti

En 1890 Frederick Lugard konstruis ĉe Viktoria Lago fortikaĵon por la Brita Orient-Afrika Kompanio; ĉirkaŭ tiu fortikaĵo kreskis la urbo Kampalo. La nomo ekestis el la bantua nomo Kasozi ka empala (= antilopa/impala monteto). Inter 1900 kaj 1905 la urbo estis ĉefurbo de la brita protektejo Ugando. Post la sendependiĝo en 1962 ĝi reprenis la ĉefurbecon de la tiama ĉefurbo Entebbe.

Post la eksigo de diktatoro Idi Amin en 1979 grandaj partoj de la urbo estis detruitaj. Tial multaj domoj estas relative novaj.

Klimato redakti

Kampalo havas tropikan klimaton, tamen la alteco faras ĝin pli malvarma, tial la temperaturo estas konstante 25-28 C'. En januaro estas la plej varma vetero. Jare pluvas po 1174 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe en novembro kaj inter marto-majo.

Famuloj redakti

Vidindaĵoj redakti

Nomportantoj redakti

Pri Kampalo ankaŭ asteroido 1948 Kampalo estas nomita