La kampanilo (el la itala campana, sonorilo) aŭ sonorilturo estas tia turo, kiu aparte konstruiĝas por meti la sonorilojn. La plej konataj kampaniloj troviĝas en urboj Venezio, Pisa kaj Firenze. La termino estis unufoje uzata pri italaj turoj kun unu aŭ pluraj sonoriloj kaj poste pri sonorilturoj disigitas de la ĉefaj konstruaĵoj (ekz. preĝejoj, urbodomoj ktp).

Kampanilo de Venezio

Tiuj turoj konstruiĝis ekde la 6-a jarcento. Ili havas la formojn rondaj aŭ plurlateraj. Are en Norvegio kaj en Svedio restis kampaniloj. En Transilvanio foje konstruis ilin el ligno. En la vilaĝoj la malgrandaj similaj konstruaĵoj estas sonorilostabloj. Post la mezepoko la turoj estis parto(j) de la preĝejoj.

Laŭ Francisko Azorín Kampanilo estas Turo por sonoriloj.[1] Li indikas etimologion el Campanio [tiele], propra nomo de itala regiono.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 102.
  2. Azorín, samloke.