Kampanjo de Salomonoj

La Kampanjo de Salomonoj estis grava kampanjo de la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito. La kampanjo komenciĝis per japanaj surteriĝoj kaj okupado de kelkaj areoj en la Britaj Salomonoj kaj en Bougainville, en la Teritorio de Nov-Gvineo, dum la unuaj ses monatoj de 1942. La japanoj okupis tiujn lokojn kaj komencis la konstruadon de kelkaj ŝip- kaj aviadil-bazoj kun la celoj protekti la flankon de la japana ofensivo en Nov-Gvineo, establante sekurecan barieron por la ĉefa japana bazo en Rabaul en Nova Britio, kaj havigante bazojn por malhelpi liveradon inter la potencoj de Aliancanoj de Usono, Aŭstralio kaj Novzelando.

Mapo de Salomonoj.
Novzelandaj soldatoj surteriĝas en Baka Baka, Vella Lavella, por anstataŭi la usonajn trupojn la 17an de Septembro 1943.
Usonaj soldatoj sur la aviadilŝipo Enterprise preparantaj aeroperacon en Suda Pacifiko la 24an de Oktobro 1942 por la Batalo ĉe insuloj Santa Cruz.

La Aliancanoj, por defendi sian komunikajn kaj liverigajn liniojn en Suda Pacifiko, subtenis kontraŭofensivon en Nov-Gvineo, izoligis la japanan bazon en Rabaul, kaj kontraŭatakis la japanojn en la Salomonoj pere de surteriĝoj en Guadalcanal (vidu artikolon Kampanjo de Guadalcanal) kaj en malgrandaj najbaraj insuloj en la 7a de Aŭgusto 1942. Tiuj surteriĝoj iniciatis serion de kombin-armaj bataloj inter ambaŭ kontraŭantoj, dekomence per la surteriĝo en Guadalcanal kaj plue per kelkaj bataloj en centraj kaj nordaj Salomonoj, en kaj ĉirkaŭ la insuloj Nov-Georgio kaj Bougainville.

Per eroda kampanjo luktita surtere, surmare kaj en aero, la Aliancanoj elĉerpis la japanojn, okazigante neanstataŭeblajn perdojn en la japanaj militistaj havaĵoj. La Aliancanoj rekaptis kelkajn el la Salomonoj (kvankam la rezistado pluis ĝis la fino de la milito), kaj ili ankaŭ izoligis kaj neŭtraligis kelkajn japanajn poziciojn, kiuj estis poste pretepasitaj. La Kampanjo de Salomonoj poste kunverĝis en la Kampanjo de Nov-Gvineo.

Bataloj redakti