Kampara Fervojo de Balatonfenyves

La Kampara Fervojo de Balatonfenyves (hungare Balatonfenyvesi Gazdasági Vasút) estas hungara et-ŝpura kampa fervojo, kiu trafikas de Balatonfenyves ĉe lago Balatono. Ĝi estas tiel nomata "GV", hungare Gazdasági Vasút aŭ kampara/kampar-mastruma fervojo; tiajn fervojojn oni konstruis en la 19-a jarcento por ligi kamparajn bienojn al la stacioj de grandaj fervojoj.

Balatonfenyvesi Gazdasági Vasút (Kampara Fervojo de Balatonfenyves)

La fervojo en 2008, kun dizela lokomotivo C-50

La fervojo en 2008, kun dizela lokomotivo C-50
Superrigardo
Numero de linio 39
Teknikaj trajtoj
Longo km
Ŝpuro 760 mm (Bosnia ŝpuro)
Maksimuma rapideco 25 km/h
Stacioj de la fervojlinio
            
0 Balatonfenyves GV
            
Aŭtovojo M7
            
5 Központi Főmajor
            
            
10 Pálmajor
            
13 Somogyszentpál felső
            
14 Somogyszentpál
            
10 Táskai elágazás
            
13 Táska
            
14 Csiszta
            
Csisztapusztai Gyógyfürdő

Klarigo:

  • felső = supra
  • elágazás = trakforko
  • gyógyfürdő = kuracbanejo
vdr

Ĝis 2002 la fervojo de Balatonfenyves havis tri liniojn, al Somogyszentpál, Táska kaj Csiszta. Nun funkcias nur la linio al Somogyszentpál. La trakoj al Táska estis ŝtelitaj.

Situo redakti

 
Mapo de la fervojo (ruĝaj linioj)

La fervojo komenciĝas proksime de la normal-ŝpura stacidomo de Balatonfenyves kaj iras suden al Imremajor. Tie la funkcianta linio debranĉiĝas okcidenten por iri al Pálmajor kaj Somogyszentpál. La du aliaj linioj plu iras suden kaj tiam turniĝas orienten, denove disbranĉiĝas direkte al Csiszta kaj Táska.

En Balatonfenyves ekzistas traktriangulo, kiu permesas la turnadon de lokomotivoj kaj vagonoj. La stacidomo situas ĉe unu el la tri lateroj de la triangulo.


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Balatonfenyvesi Gazdasági Vasút en la hungara Vikipedio.