Panevėžys (subdistrikto)

komunumo de Litovio
Subdistrikta komunumo Panevėžys
blazono de Xxx situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Panevėžys (ĝis julio 2010)
nombro de loĝantoj: 35 225 (en 2023)
areo (komunumo): ĉ. 2179 km²

La subdistrikta komunumo Panevėžys (litove Panevėžio rajono savivaldybė, ankaŭ nomata "kampara komunumo Panevėžys") situas en la nordo de Litovio, apartenas al la distrikto Panevėžys kaj ĉiuflanke ĉirkaŭas ties ĉefurbon Panevėžys, laŭ kiu ankaŭ nomiĝas la subdistrikta komunumo, sen ke la urba komunumo Panevėžys apartenus al la subdistrikta komunumo (kvankam tie eĉ troviĝas la komunuma administrejo). En 2023 en la komunumo vivis 35 225 loĝantoj, La sola loĝloko kun urba statuso ene de ĝia teritorio nomiĝas Ramygala kaj havas 1 700 loĝantojn; krome ekzistas 8 urbetoj kaj 752 vilaĝoj.

Eksteraj ligiloj redakti