Kamparklubo (angle Country Club) estas sporta klubo, kiu kutime troviĝas ekster la urbocentroj, kaj havas diversajn sportinstalaĵojn. La sportinstalaĵoj diferencas de klubo al klubo, kie inter la kutimaj instalaĵoj estas naĝejo, tenisejo, golfejo, poloejo, ĉevalrajda klubo, futbalkampo kaj gimnastikejo.

Waverley Kampara Klubo en Oregono, Usono
Teniso ludita ĉe Vera Golfa Klubo ĉe Zarauz, 1916

La origino de la ideo estas en Usono, sed tiaj kluboj ankaŭ estas oftaj en Britio, Aŭstralio kaj aliaj landoj. Plejparte, kamparokluboj funkcias kiel membrokluboj kiuj instigas membrecon ĉiujare.

Multaj kamparkluboj en Usono kutimis havi striktajn regulojn por akcepto al la klubo, kiam estis ne ebla por membroj de etnajreligiaj malplimultoj (kiel ekzemple: nigruloj, hispanidojjudoj) membriĝo - sed nuntempe la situacio ŝanĝiĝis, parte dank' al la promulgado de leĝoj kontraŭ diskriminacio de minoritatoj.

Bibliografio redakti

  • Espinosa de los Monteros, Patricia (2020). Clubs Históricos de España. Ediciones El Viso. ISBN 978-84-12084-62-7.