Kampbela tufkormorano

La Kampbela tufkormorano (Phalacrocorax campbelli), konata ankaŭ kiel Kampbela kormorano, estas birdospecio de la familio Falakrokorakedoj. Ĝi estas endemia de Kampbela Insularo, nome arkipelago je ĉirkaŭ 650 km sude de la Suda Insulo de Novzelando. Ties natura habitato estas malferma maro kaj rokaj bordoj. En 1975, ties populacio estis ĉirkaŭkalkulata je 2,000 paroj aŭ 8,000 birdoj (Marchant kaj Higgins 1990, Heather kaj Robertson 1997). Tamen eble okazis subkalkulo (P. Moore in litt. 1999). La birdoj kutime manĝas en la maro ĝis 10 km for el la ĉefa insulo (Taylor 2000).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kampbela tufkormorano
Kampbela tufkormorano el la kolekto de la Auckland Museum
Kampbela tufkormorano el la kolekto de la Auckland Museum
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. campbelli
Phalacrocorax campbelli
(Filhol, 1878)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Temas pri specio tre simila al la Bronzkormorano, nome nigrecaj supraj partoj kaj blankaj subaj partoj kaj ŝultra strio. Estas ruĝecaj al rozkoloraj kruroj kaj tre ruĝa brido sub la bekobazo. Tamen ne estas tiom brila malhelverdeca nuanco (ĉiukaze blueca) nek blua vizaĝa ĉirkaŭaokula areo, kio estas pli malhelbruna. La kolo estas pli nigreca ol ĉe la Bronzkormorano, ĉar la nigra areo okupas la tutan kolringon. Kiel aliaj parencoj, ankaŭ tiu havas tufkreston propran de la grupo.

Ili reproduktiĝas en kolonioj de ĝis 150 nestoj en neatingeblaj klifokornicoj, markavoj aŭ rokaĵoj.

Referencoj redakti

  • BirdLife International 2006. Phalacrocorax campbelli[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 27an de Julio 2007.
  • Marchant, S.; Higgins, P. J. 1990. Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic birds, 1: ratites to ducks. Oxford University Press, Melbourne.
  • Heather, B. D.; Robertson, H. A. 1997. The field guide to the birds of New Zealand. Oxford University Press, Oxford, UK.
  • Taylor, G. A. 2000. Action plan for seabird conservation in New Zealand. Department of Conservation, Wellington.
  • BBC. 2003. NZ routs island rats. BBC News: http://news.bbc.co.uk/1/hi/world/asia-pacific/2938612.stm.

Eksteraj ligiloj redakti