Kampinagrando aŭ Kampino Granda (portugallingve: Campina Grande, /kã'pinə 'grãdə/), estas urbo kaj municipo de Brazilo, kun proksime 376 mil loĝantoj. Ĝi estas la plej aktiva urbo en Brazila Nordorienta internlando, en ŝtato Paraibo. Ĝi estas super montaro Borboremo. Ĝia nomo signifas "Granda Kamparo". En Kampinagrando estas la ĉefa universitata centro de Brazila Nordoriento, en ĝi loĝas pli ol 20 mil studentoj kaj pli ol 2 mil profesoroj, estas en Brazilo urbo kun la plej granda kvanto de profesoroj po loĝantoj.

Urbo Kampinagrando

Flago

Blazono

Flago Blazono
municipo de Brazilo • urbego
Datreveno 11-a de oktobro
Fondiĝo 1864
Nomo de la loĝanto campinense (kampinenso)
Moto Solum Inter Plurima (Sola inter multaj)
Urbestr(in)o Veneziano Vital do Rêgo (PMDB) ĝis 2012
Situo
Situo de Kampinagrando
Situo de Kampinagrando
Subŝtato Paraibo
Mezoregiono Agreste Paraibano
Mikroregiono Kampinagrando
Najbaraj urboj Ne disponebla
Distanco al la subŝtata ĉefurbo 112 kilometroj
Geografiaj aspektoj
Areo 620,628 km²
Loĝantaro 387 643 loĝ. 2011 [1]
Loĝdenso 624,597 loĝ./km²
Alteco 560 metroj
Klimato tropika
Horzono UTC-3
Sociaj indikiloj
IHD 0,751 2000 [2]
vdr


Esperanto-movado redakti

Ĉirkaŭ 1980 du junuloj, Afonso Camboim kaj Maria do Socorro Paz e Albuquerque, lernis Esperanton per la libro Esperanto sem mestre de Francisko Valdomiro Lorenz. En tiu jaro, tuj post la memlernado, ili starigis senpagan kurson ĉe spiritisma centro "Varões do Senhor", en februaro 1981 jam estis pli ol 50 lernantoj. En la sekvaj jaroj estis granda Esperanto-movado tie, kun ĉirkaŭ 800 lernantoj kaj apogo de publikaj aŭtoritatuloj. Malgraŭ tio, la movado rapide malvigliĝis kaj malaperis post 1990. Ĝis hodiaŭ, multaj homoj parolas Esperanton en Campina Grande, kaj eĉ sur strate, oni povas aŭdi homojn parolante la lingvon.

Renkontiĝo por Nova Konscio redakti

 
Anoj de diversaj religioj en la Renkontiĝo por Nova Konscio

Ĉiujare dum karnavalo okazas en la urbo la Renkontiĝo por Nova Konscio (Encontro para a Nova Consciência) enhavanta diversajn eventojn, kiel kulturajn, artajn, religiajn, sciencajn, soci- kaj medi-movadajn festivalojn, prelegojn, k.t.p. Rimarkindas interalie la interreligia toleremo de la partoprenantoj.

Konataj urbanoj redakti

 
"Parko de la Popolo" nokte

Referencoj redakti

  1. Estimativas da população para o Brasil em 2011 (1-a de julio 2011). Alirita 13-a de marto 2011.
  2. Ranking decrescente do IDH-M dos municípios do Brasil. Atlas do Desenvolvimento Humano (2000). Alirita 11 de oktobro 2008.

Vidu ankaŭ redakti