Kampula baroko estas konstrua stilo de la popola arkitekturo, kiu estis uzata plejparte en Sudbohemia regiono dum la 19-a jarcento. Kvankam ĝi baziĝas en la klasikisma kaj baroka stiloj, temas fakte pri stilo tute memstara. Ĝi aperas en le epoko, kiam vera baroko iĝis jam historio. La plej malnovaj memorindaĵoj pri la kampula baroko konserviĝis el la 1820-aj jaroj kaj ĝi kulminis dum la 1860-aj jaroj. Unuopajn barokajn kaj klasikismajn, sed ankaŭ eĉ ekzemple novromanajn elementojn ĝi uzas (simile al ajna alia popola arto) en tute specifaj, de la vidpunkto de pureco de la devena stilo fakte eraraj kombinoj, kiuj estas tamen ege pitoreskaj. Ĝi pruntas de sia modelo fakte nur ornamajn elementojn, sed ofte tute ignoras bazajn principojn de la klasika baroka stilo.

Holašovice

La stilo konserviĝis ĉefe en torforegionoj ĉirkaŭ la urbo Soběslav kaj la vilaĝo Zbudov, sed ankaŭ en la regionoj ĉirkaŭ la urboj Písek, Vodňany kaj Třeboň.

La popola baroko plej ofte videblas ĉe fa frontaj fasadoj de grandaj vilaĝaj bienoj. Unuopaj bienoj konserviĝis en multaj sudbohemiaj vilaĝoj. Tipa konstruaro kreis fermitan oblongan kadron kun interna korto. La ĉefan konstruaĵon prezentis domo kun enira koridoro, kuirĉambro, provizejo kaj du aŭ tri pluaj ĉambroj en unu vico, kie loĝis mastrumanto kaj tujapudaj bovkuŝejoj. Sur la kontraŭa flanko de la korto staris kutime t.n. eksmastra loĝejo, kie loĝis gepatroj de la mastro aŭ aliaj parencoj, kiuj ja havis la rajton loĝi en la bieno, tamen devis obei la ordonojn de la mastro kaj ofte laboris sensalajre. Al tiu ligiĝis pluaj mastrumaj konstruaĵoj. Kontraŭ ampleksa ĝardeno fermis la korton garbejo. Inter la ĉefa domo kaj la eksmastra loĝejo situis alta muro, rompita de enira pordego por veturiloj kaj malgranda pordo por piedirantoj.

Unika kompleto de tiaj bienoj konserviĝis en la vilaĝeto Holašovice. Tial ĝi aperas en la listo de memorindaĵoj de UNESCO.

Holašovice

Konserviĝis ankaŭ kelkaj nomoj de la masonistoj, kiuj estis plej ŝatataj kaj sukcesaj, ekzemple Martin Paták el la vilaĝo Záluží (1820 - 1889) kaj tiu plej fama kaj konata, Jakub Bursa (1813 - 1884).

Eksteraj ligiloj redakti