Kamuflado

(Alidirektita el Kamufli)

Kamuflado estas la ago, per kiu organismoj sin kaŝas havigante al si aspekton, kiu similas la fonon.

La fiŝoj en tiu bildo kamufladas en koralo.
Soldato kamuflatas en arbaro.

Kamuflaĵo estas objekto, per kiu oni kamuflas. Multaj specioj havas kamuflan haŭton aŭ hararon pro evoluado, ĉar kamuflado multe helpas al individuoj esti nek trafita nek mortigita. Kelke da specioj povas ŝanĝi siajn kolorojn per specialaj ĉeloj, kiuj enhavas moveblajn pigmentojn nomatajn kromatoforoj. Homoj uzas kamuflajn vestojn, ekzemple en militoj aŭ en ĉasado.

Soldatoj uzas specialan kamuflan uniformon kaj kamuflan tukegonkamuflan reton, per kiu ili povas kovri tankon aŭ kirasitan aŭtomobilon, por ke ĝi ne estu facile videbla en arbara medio.

Soldatoj en kamuflaj uniformoj
Kamufla tukego (reto)

Fontoj redakti

  • Erich-Dieter Krause: Grosses Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Hamburg 2007, paĝo1367: kamuflado, kamuflaĵo, kamufla koloro, kamufla farbo, kamufla reto, kamufla uniformo
  • Carlo Minnaja: Vocabulario Italiano-Esperanto, Milano 1996, paĝo 257:maskovestado, maskovestiĝo, kamuflado, kamufliĝo, maski, maskovesti, kamufli, sin maski, maskiĝi, maskovestiĝi, kamufliĝi, sin kamufli
  • Nova PIV, p. 521: kamufli - maski militobjekton, donante al ĝi aspekton, koloron aŭ formon de la ĉirkaŭaĵoj, kaŝmaski, kamuflado, kamuflaĵo, kamuflilo

Eksteraj ligiloj redakti