Kanabo
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
Cannabis sativa L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Kanabo (Cannabis) estas genro el la familio de la kanabacoj, kiu kreskas en multaj diversaj klimatoj.
UzadoRedakti
Historie, ĝi estis ĉefe uzata por la produktado de fibroj, sed ankaŭ por uzi ĝin kiel drogon: kaj mariĥuano kaj haŝiŝo aŭ farmako. Post ĝia malpermesado, ĝia ĉefa uzo estas por produktado de mariĥuano aŭ haŝiŝo.
Cannabis sativa estas aparte uzata kiel teksaĵplanto, dum Cannabis indica kiel medicina kaj psikostimula planto
Kanaba manĝaĵo estas manĝaĵo preparita kun kanabo. Ekzemploj enhavas la spackukon.
Kanabaj fibrojRedakti
Kanabaj fibroj estas uzataj por produkti teksaĵojn (ekz. kanabtolojn), ŝnurojn, paperon kaj ankaŭ varmoizoladon.
EfikojRedakti
La efiko de kanabkonsumado varias multe de homo al homo kaj ankaŭ de la kvalito de la herbo, sed jen ĝeneralaj:
Eblaj pozitivaj aŭ dezirindaj efikojRedakti
- Milda eŭforio, sento de ĝenerala bonfarto
- Malstreĉiĝo aŭ malpliigo de streso
- Pli bona aprezo de humuro, muziko, manĝaĵoj kaj arto
- Sento de konekto inter korpo kaj menso, plezura korposento
- Pliakutiĝo de la sensoj
- Kreiva aŭ filozofia pensado
- Forigado de doloroj, ekz. kapdoloro, kramfoj
- Malpliigo de naŭzo
Eblaj neŭtralaj efikojRedakti
- Ĝenerala ŝanĝo en konscio
- Pliigita apetito
- Laco, ripozemo
- Malrapido/singardo
- Ruĝaj okuloj
- Buŝa sekeco
- Ĉesoj en linia memoro
Eblaj negativaj aŭ maldezirindaj efikojRedakti
- Malfacilo je mallongdaŭra memoro
- Maltrankvileco, zorgoj, paranojo
- Kapdoloro
- Kapturniĝo, konfuzo
- Fizika mallerteco
Studoj pruvas ke negativaj efikoj ne nur estas mallongdaŭraj kaj ankaŭ longdaŭraj kaŭzante dependecon, malaltigon de la intelekta kvociento, atakojn al la kardiovaskula sistemo kaj la spira sistemo[1][2].
Kanabo kiel farmakoRedakti
Ekzistas efikoj kiuj havas medicinajn utilecon, ekzemple:
- por batali kontraŭ anoreksio;
- por eviti la naŭzon (ekzemple pro kemioterapio);
- por malpliigi dolorojn.
KonsumadoRedakti
Por havi maksimuman koncentritecon de THC (tetrahidrokanabinol, ĝia ĉefa aktiva substanco) oni devas sekigi la planton en mallumo dum kelkaj tagoj, poste oni prenas la florojn de la femala planto. Poste oni muelas ĝin kaj povas uzi ĝin. Ekzistas multaj manieroj por konsumi kanabon, sed ĉefe estas tri:
FumadoRedakti
Oni povas sole uzi ĝin aŭ miksi ĝin kun tabako por prepari kanabcigaredon aŭ por fumado per pipo. Ofte estas uzataj akvopipoj aŭ vaporigiloj.
Buŝa konsumadoRedakti
Oni povas kuiri manĝaĵon kun kanabo (ekzemple la Spackuko) por pli daŭra ebriado ol fumado, kaj speciale se oni ne volas suferi je la negativaj efikoj de fumado. Oni ankaŭ povas prepari teon de kanabo.
UngventoRedakti
HistorioRedakti
La kultivado kaj prilaborado de kanabo estas ege antikva, la plej maljunaj trovaĵoj en Eŭropa aĝa pli ol 5.500 jaroj. En 2000-jara ĉina medicina teksto legeblas pri kanabo kiel sanilo kontraŭ reŭmatismo kaj malario. Herodoto skribis pri vestaĵoj el kanabaj fibroj. Meze de la 20-a jarcento sintezaj fibroj anstataŭis la kanabajn fibrojn.
JuroRedakti
Fumado de kanabo estas kontraŭleĝa en plej multaj landoj. Escepto estas la leĝaro pri la nomitaj coffeeshop en Nederlando. Krome en kelkaj lokoj povas esti toleremo al konsumado aŭ tenado de malgrandaj kvantoj.
Eksteraj ligilojRedakti
Kanabo. Ĉu kulpa aŭ senkulpa?, Kontakto, 2013:3