Kanabokafejo

loko en Nederlando, kiu vendas kanabon kaj leĝerajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn

En Nederlando, coffeeshops (laŭvorte kafo-vendejoj, sed ne vere, do kanabokafejo) estas vendejoj kie la vendado de kanabo por persona konsumado fare de la publiko estis tolerata de la lokaj aŭtoritatoj.

Coffeeshop en Amsterdamo, Nederlando.
Coffeeshop en Maastricht.

Laŭ la politiko pri drogoj de Nederlando, la vendado de kanabaĵoj en malgrandaj kvantoj estas permesata pere de permesilrajtigitaj coffeeshops. La majoritato de tiuj proponas ankaŭ trinkaĵojn kaj manĝaĵojn. Kanabokafejoj ne rajtas proponi alkoholaĵojn aŭ aliajn drogojn, kaj riskas fermon se oni trovas ke ili vendas eĉ mildajn drogojn al minoraĝulojn, malmildajn drogojn aŭ alkoholon. La ideo permesi la vendon de kanabo estis enmetita en la 1970-aj jaroj por la klara celo separi malmildajn drogojn el mildaj drogoj.

En Nederlando, 105 el la 443 municipoj havas almenaŭ unu kanabokafejon.

Nederlanda juĝisto regulis ke turistoj povas laŭjure ricevi malpermeson eniri en kanabokafejon, kiel parto de limigoj kiuj estis pliampleksigitaj en 2012.[1] Tiu malpermeso estis pliampleksigita fare de municipoj kaj ne aplikiĝas al la urbo Amsterdamo kaj al aliaj grandaj urboj en Nederlando.[2]

Nederlandaj kafejoj kiuj ne proponas kanabon estas nomataj café, tamen tiu vorto povas ankaŭ referenci al normala trinkejo.

Regularo redakti

En Nederlando, la vendado de kanabo estas "neleĝa, sed ne punebla", kaj tiele la leĝo ne estas aplikita en instalaĵoj kiuj sekvas la jenajn tutlandajn regulojn:

  • Ne reklamado
  • Ne vendado de malmildaj drogoj
  • Ne vendado al junuloj sub 18 jaroj
  • Ne vendado de kvantoj pli grandaj ol kvin gramoj
  • Ne publika ĝenado

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti