Kanad-usona Konsento pri Libera Negoco

La Kanad-usona Konsento pri Libera NegocoKanad-usona Konsento pri Libera Komerco, en angla Canada–United States Free Trade Agreement (CUSFTA), oficiale Free Trade Agreement between Canada and the United States of America, france Accord de libre-échange entre le Canada et les États-Unis D'Amérique), estis interkonsento pri internacia komerco atingita de negocistoj de Kanado kaj Usono la 4an de Oktobro, 1987, kaj subskribita de la estroj de ambaŭ landoj la 2an de Januaro, 1988. Tiu interkonsento laŭgrade nuligis ampleksan gamon de komercaj limigoj por dek-jara periodo, kaj rezultis en substanca pliigo de trans-lima komerco kiel pliigo de la lasta anstataŭita komercokonsentyo.[1] Per la aldono de Meksiko en 1994, FTA estis superita de la Nordamerika Liberkomerca Interkonsento (en angla: North American Free Trade Agreement (NAFTA), en franca: Accord de libre-échange Nord Américain (ALENA), hispana: Tratado de Libre Comercio de América del Norte (TLCAN)).[2]

Kiel asertita en la interkonsento, la ĉefaj celoj de la Kanad-usona Konsento pri Libera Negoco estis la jenaj:

  • Elimini barilojn de komerco kaj en varoj kaj en servoj inter Kanado kaj Usono
  • Faciligi kondiĉojn pri justa konkurenco ene areo de libera komerco establita de la interkonsento
  • Sufiĉe liberigi kondiĉojn por investado ene de tiu areo de libera komerco
  • Establi efektivajn procedurojn por la kunadministrado de la interkonsento kaj la dissolvo de disputoj
  • Meti la fundamenton por plia duflanka kaj multflanka kunlaborado por etendi kaj plibonigi la profitoj de la interkonsento[3]

Notoj redakti

  1. https://www.nbcnews.com/business/economy/trump-signs-usmca-trade-deal-replace-nightmare-nafta-n1125526
  2. Canada–United States Free Trade Agreement (FTA). Foreign Affairs, Trade and Development Canada. Arkivita el la originalo je 6a de Decembro, 2014. Alirita 12a de Decembro, 2018. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-12-06. Alirita 2020-12-11.
  3. The Canada–U.S. Free Trade Agreement.