Kanada Konfederacio

(Alidirektita el Kanada Konfederiĝo)

La nomo kanada konfederacio (angle: Canadian Confederation; france: Confédération canadienne) aludas al la eventoj de la 1-a de julio 1867, kiuj gvidis al kreo de la federacia ŝtato Kanado (Dominion of Canada). Ĝi estas grava evento en historio de Kanado. El tri britaj kolonioj iĝis kvar kanadaj provincoj: La teritorio "British Province of Canada" estis dividita en la novajn kanadajn provincojn Ontario kaj Kebekio (Québec), kaj el la britaj kolonioj Nov-Brunsviko (New Brunswick) kaj Nov-Skotio (Nova Scotia) iĝis samnomaj kanadaj provincoj. La unua ĉefministro de la Kanada konfederacio estis John A. Macdonald, kiu komencis siajn funkciojn en 1867.

"La patroj de la Konfederacio": foto de pentraĵo de Robert Harris, kiu bildigas kombinon de la scenaro kaj partoprenantaro de la konferencoj en Charlottetown kaj Kebeko. La origina pentraĵo detruiĝis en 1916 kadre de bruliĝo de la parlamenta konstruaĵo.

Same la nocio uzatas por la sekvaj ampleksigoj de la teritorio de la federacia ŝtato Kanado je pliaj provincoj kaj teritorioj de la eksa Brita Nordameriko. La vorto "konfederacio" en Kanado ofte uzatas por priskribi la kanadan ŝtaton en abstrakta maniero - ekzemplo estas la "patroj de la konfederacio" (angle Fathers of Confederation, france Pères de la Confédération), la ĉefaj roluloj de la ŝtatokrea proceso. En la historio de Kanado oni ofte distingas inter la tempo antaŭ kaj la tempo post la kreo de la konfederacio.

La sekva tabelo montras la sinsekvon kaj datojn de aliĝo de la unuopaj provincoj kaj teritorioj al la kanada ŝtato:

rango dato provinco / teritorio
01 la 1-an de julio 1867 OntarioOntario Ontario
02 KebekioKebekio Kebekio
03 Nov-SkotioNov-Skotio Nov-Skotio
04 Nov-BrunsvikoNov-Brunsviko Nov-Brunsviko
05 la 15-an de julio 1870 ManitoboManitobo Manitobo
06 la 20-an de julio 1871 Brita KolumbioBrita Kolumbio Brita Kolumbio
07 la 1-an de julio 1873 Insulo de Princo EduardoInsulo de Princo Eduardo Insulo de Princo Eduardo
08 la 1-an de septembro 1905 SaskaĉevanoSaskaĉevano Saskaĉevano
09 AlbertoAlberto Alberto
10 la 31-an de marto 1949 Novlando kaj LabradoroNovlando kaj Labradoro Novlando kaj Labradoro
11 la 15-an de julio 1870 Nordokcidentaj TeritoriojNordokcidentaj Teritorioj Nordokcidentaj Teritorioj
12 la 13-an de junio 1898 JukonioJukonio Jukonio
13 la 1-an de aprilo 1999 NunavutoNunavuto Nunavuto