Kanalo Gribojedov (ruse канал Грибоедова) estas kanalo en Sankt-Peterburgo, Rusio, konstruita en 1739 laŭlonge de la tiama rivero Krivuŝa.[1] En 1764–90, la kanalo estis profundigita kaj la bordoj estis plifortigitaj kaj kovritaj per granito.

Kanalo Gribojedov
fone la katedralo de la Resurekto de Kristo borde de la kanalo
fone la katedralo de la Resurekto de Kristo borde de la kanalo
vdr

La Kanalo Gribojedov startas el la rivero Mojka apud la Marsa Kampo. Ĝi fluas al la rivero Fontanka. Ties longo estas de 5 kilometroj, kun larĝo de 32 metroj.

Antaŭ 1923, ĝi estis nomita Katerina Kanalo, laŭ la imperiestrino Katerina la 2-a, dum kies regado ĝi estis profundigita. En la komunisma epoko, oni renomis ĝin laŭ la rusa verkisto kaj diplomato, Aleksandro Gribojedov, kiu fakte loĝis tie.

La stratoj kaj bordoj ĉe la kanalo estas konataj kiel Nabereĵnaja Kanala Gribojedova.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. "Griboedov Canal (Saint Petersburg, 1739)". Structurae. Alirita en 29-an de decembro 2020.