Kanaria nigra hematopo

La Kanaria nigra hematopoKanaria hematopo, Haematopus meadewaldoi, estis endemismo en orientaj insuloj Fuerteventura, Lanzarote kaj ĉirkaŭaj insuletoj en insularo Kanarioj, Hispanio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kanaria nigra hematopo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Hematopedoj Haematopodidae
Genro: Haematopus
Specio: H. meadewaldoi
Haematopus meadewaldoi
Bannerman, 1913
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta (c.1940?)
Sinonimoj
  • Haematopus niger meade-waldoi
    Bannerman, 1913
  • Haematopus moquini meadewaldoi
  • Haematopus ostralegus meadewaldoi
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu birdo estis lastfoje kolektita kaj observita en 1913 kaj surloke konsiderata kiel ekstingita ĉirkaŭ la 1940-aj jaroj. Nuntempe estas konsiderata kiel formortinta, ĉar zorga priserĉado ĉirkaŭ la 80aj jaroj ne trovis ian ajn restojn de la specio spite kvar malsimilaj informoj (du el Tenerife kaj du el Senegalio) inter 1968 kaj 1981. Trokolektado de intertajdaj senvertebruloj kaj homa ĝenado estis probablaj kialoj de malpliigo, posta predado farita de ratoj kaj katoj kaj troĉasado de sciencistoj kaj kolektistoj finigis la loĝantaron.

Kanaria nigra hematopo estis granda kaj bruema birdo de ordo de Ĥaradrioformaj, kun tute nigra plumaro, ruĝaj -iom rozkoloraj- kruroj kaj fortika ruĝa beko uzata por premi aŭ malfermi moluskojn kiel lapojn. Ambaŭ seksoj estis similaj laŭ aspekto.

La scienca nomo rememorigas Edmund Meade-Waldo.

Taksonomio redakti

P.A.R. Hockey (1982) pruvis, ke la Kanaria nigra hematopo aŭ Kanaria hematopo, Haematopus meadewaldoi estis diferenca disde la Afrika nigra hematopo Haematopus moquini, en kiu specio multaj antaŭaj sciencistoj konsideris tiun kiel subspecion.

Referencoj redakti

  • BirdLife International 2004. Haematopus meadewaldoi. In: IUCN 2004. 2004 IUCN Red List of Threatened Species. <www.iucnredlist.org>. Downloaded on 12 January 2006.
  • Collar, N.J. and Stuart, S.N. 1985. Threatened birds of Africa and related islands: the ICBP/IUCN Red Data Book. International Council for Bird Preservation, and International Union for Conservation of Nature and Natural Resources, Cambridge, UK.
  • Hockey, P.A.R. 1982. Adaptiveness of nest site. selection and egg coloration in the African Black. Oystercatcher Haematopus moquini. Behav. Ecol. Sociobiol. 11:117-123.
  • Hockey, P.A.R. 1987. The influence of coastal utilization by man on the presumed extinction of the Canarian black oystercatcher Haematopus meadewaldoi. Biological Conservation 39, 49-62.