Kanato

tradicia formo de freŝakva livero en sekaj regionoj

Kanato (arabe قناة) aŭ karizo (france كاريز) estas tradicia formo de freŝakva livero en la dezertaj (sekaj) regionoj. Temas pri horizontalaj kanaletoj, en kiujn oni kondukas la akvon de fonto el la montoj.

Kiel oni akiras akvon.
Kanato
Distribua kanato

Tiu akvokonduka metodo ekzistis verŝajne jam antaŭ 2000 jarojn a.K., sed la unua skriba mencio okazis en la malfrua 8-a jc. a.K. (722-705). La tekniko disvastiĝis el Persio, helpe de la silka vojo kaj atingis eĉ la romian imperion, kie oni konstruis similajn akveduktojn.

La tekniko atingis frue Hindion (per Megasteno), eĉ Ĉinion (akvoprizorga sistemo de Turfan) kaj helpe de la araboj nordan Afrikon.

Dum la Afgana milito muĝaĥedinoj aktive uzis la kanatojn kiel bomboŝirmejojn.