Kandĥot
publikigita versio estis patrolita je 27 mar. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 27 mar. 2023.
Kandĥot, urdue كندھ كوٹ, sinde ڪنڌڪوٽ estas urbego en Pakistano, en provinco Sindo, en kantono de Kaŝmore. Kandĥot estas sidejo de distrikto.
Kandĥot | |||
---|---|---|---|
urbo • urbego | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 105 011 (2017) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 24′ N, 69° 18′ O (mapo)28.469.3Koordinatoj: 28° 24′ N, 69° 18′ O (mapo) [+] | ||
| |||
| |||
Bazaj informoj redakti
- areo: km²
- supermara alteco: 71 m
- loĝantaro: 100 698 (2017)
- horzono: UTC+ 5 (PKT)
- poŝtkodo:
- telefonkodo:
Geografio redakti
Kandĥot situas sur ebenaĵo. Kaŝmore troviĝas 44, Sukur (Pakistano) 69, Karaĉio 434, Lahoro 620, Peŝavaro 678, Rawalpindi 700, Islamabado 712 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Dum la brita dominado (1849-1947) multe da kanaloj konstruiĝis, la grundoj estis irigaciitaj.
Ekonomio redakti
Kandĥot estas komerca centro pri agrikulturaj varoj, laŭdire la dua plej granda grenmerkato de Azio. Ĉe Kandĥot estas malkovrita gastavolo en 1959. Tamen la produktado ne komenciĝis ĝis 1983 pro la malalta gasaĉetemo.
Loĝantaro redakti
Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 2,1%, iomete malpli, ol la tutlanda mezumo.
1972 | 1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|---|
21 946 | 31 948 | 67 566 | 100 698 |
Trafiko redakti
Kandĥot situas laŭ fervojo Rawalpindi-Ĝakobabad, laŭ aŭtovojo Larkana-Peŝavaro. La plej proksimaj enlandaj flughavenoj funkcias en Sukur kaj Ĝakobabad.
Klimato redakti
En Kandĥot la averaĝa temperaturo estas 25 °C. La plej varma monato estas majo kun 34 °C, la plej malvarma januaro kun 14 °C. La jara precipitaĵo estas 191 mm. Septembre pluvas 90 mm, mezurebla kvanto ankoraŭ aŭguste, en la ceteraj monatoj nur simbole pluvas.
Fontoj redakti
- WikiTrans