Moquiniastrum polymorphum

(Alidirektita el Kandejo)

Kambarao (portugale cambarácandeia, Moquiniastrum polymorphum, sin. Gochnatia polymorpha (Less.) Cabrera) estas arbospecio apartenanta al la botanika familio Asteracoj[1]. Ĝia habitato estas maldensa arbejo, kun malabunda distribuo, en tropiko kaj subtropiko, ĉefe en Argentino, Brazilo kaj Paragvajo[2]. Ĝiaj floroj grupiĝas en malgrandaj kapituloj. Ĝia ligno, ĉar bone rezistas al akvo, nuntempe estas vaste uzata en la fabrikado de tegmentoj kaj kovriloj por domoj kaj konstruaĵoj. Ĝi ankaŭ estas kutime uzata en akvoradoj[3]..

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kambarao

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Subfamilio: Gochnatioideae
Tribo: Gochnatieae
Genro: Moquiniastrum
Specio: M. polymorpha
Moquiniastrum polymorpha
(Less.) Cabrera
Sinonimoj

Moquinia polymorpha Less.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Almenaŭ du brazilaj urboj alprenis siajn nomojn el ĝi: Cambará do Sul kaj Cambará.

Sinonimeco
  • Baccharis lessingiana DC.
  • Baccharis tomentosa Thunb.
  • Baccharis tomentosa Steud.
  • Gochnatia malmei Cabrera
  • Moquinia polymorpha (Less.) DC.[4]

Etimologio redakti

La portugala nomo cambará originis el tupia lingvo kama'rá[5].

La tupia vorto ca'a signifas "herbo", kaj mbaitá - "speco de papago". Aŭ el cambá - "nigra", plus - "similanta"[6].

Priskribo redakti

Kambarao estas malgranda, duondecidua ĝis decidua arbo kun malferma, sufiĉe mallarĝa krono. Ĝi povas atingi altecon de 6 ĝis 8 metroj. Ĝia kurba trunko atingas 40 ĝis 50 cm.[2]

La rapide kreskanta arbo preferas malriĉan grundon en savanoj kaj larĝfoliaj arbaroj, precipe sur sabla tero. La arbo preferas sunan lokon.[2]

Uzo redakti

 
Peco de trunko

La malmola, sed fragila ligno eltenas mergadon, kaj tial estas uzebla ekstere por barilaj fostoj, sed ankaŭ ekz. por iloteniloj, fenestraj kaj pordaj kadroj, dum konstruado, por alumetoj ktp. Dum hakado per hakilo povas aperi farjeroj.[2]

La folioj estas uzataj en la kuracado de pulmaj bronko-malsanoj.[2]

La arbo ankaŭ estas uzata por rearbarigi terenon.[2]

Referencoj redakti

  1. Sancho, G., Roque, N. 2010. Gochnatia in Lista de Espécies da Flora do Brasil. Jardim Botânico do Rio de Janeiro. (http://floradobrasil.jbrj.gov.br/2010/FB005325 Arkivigite je 2012-07-09 per Archive.today).
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Priskribo de Kambarao en "Tropical Plants Database, Ken Fern. tropical.theferns.info. 2021-02-05.", en la angla, legita la 6-an de februaro 2021
  3. FERREIRA, A. B. H. Novo Dicionário da Língua Portuguesa. Segunda edição. Rio de Janeiro: Nova Fronteira, 1986. p.325
  4. Gochnatia polymorpha. Alirita 21-a de marto 2015, eswp.
  5. FERREIRA, A. B. H. Novo Dicionário da Língua Portuguesa. Segunda edição. Rio de Janeiro: Nova Fronteira, 1986. pp.325,324
  6. Jover Peralta, Anselmo.. (1950) El Guaraní en la geografía de América. [A dictionary of Spanish words of Guaraní origin..]. OCLC 560073597.

Bibliografio redakti

  1. Cabrera, A.L. 1971. Revisión del género Gochnatia (Compositae). Revis. Mus. La Plata 12(66): 1-160
  2. Sancho, G. 2000. Revisión y filogenia de la sección Moquiniastrum Cabrera del género Gochnatia Kunth (Asteraceae, Mutisieae). Fontqueria 54(5):61-122.
  3. Sancho, G., Funk, V.A. & Roque, N. 2013. Moquiniastrum (Gochnatieae, Asteraceae): desentangling a paraphyletic Gochnatia. Phytotaxa 147(1): 26-34.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cambará (árvore) en la portugala Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gochnatia polymorpha en la hispana Vikipedio.