Kandi (Srilanko)
Kandi, laŭ sinhala lingvo මහ නුවර, laŭ tamila lingvo கண்டி, angle Kandy estas urbego, iama ĉefurbo en Srilanko en Centra Provinco. Ĝia kromnomo estas Maha Nuvara ("Granda Urbo"). Kandi estas unu el la sanktaj lokoj de budhismo kaj kultura centro de la lando, ĉirkaŭaĵo de la templo estas kultura heredaĵo de UNESKO de 1988.

Kandi | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() | |||||
urbo setlejo ![]() | |||||
Administrado | |||||
Provinco | Centra Provinco | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 20000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 120 087 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 448 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 7° 18′ N, 80° 38′ O (mapo)7.293055555555680.635Koordinatoj: 7° 18′ N, 80° 38′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 500 m [+] | ||||
Areo | 27 km² (2 700 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||


Bazaj informoj
redakti- Areo: 28,53 km²
- Supermara alteco: 500 m
- Loĝantaro: 120 087 (en 2021) [1]
- Horzono: UTC + 5:30
- Telefonkodo: 081
- Poŝtkodoj: 20000
- 7° 17′ 47″ N 80° 38′ 6″ O / 7.29639 °N, 80.63500 °O (mapo)
Geografio
redaktiKandi situas en mezo de la lando inter montoj laŭ rivero sur bordo de artefarita lago. Negombo troviĝas 89, Sri Jayawardenapura Kotte 91, Kolombo (urbo) 96, Batticaloa 126, Ĝafna 273 kilometrojn.
Historio
redaktiKandi iĝis budhisma centro de la 13-a aŭ 14-a jarcento. Samtempe ĝi estis ĉefurbo de la sinhala regantoj ĝis 1815, kiam la britoj forpelis la lastan sinhalan reĝon. En 1998 tamilaj separistoj bombis en la templo.
Ekonomio
redaktiEn Kandi oni produktas aŭ prilaboras teksaĵojn, meblojn, juvelojn. Unu el la plej grandaj universitatoj de la lando situas proksime. En la proksimeco oni kultivas teojn kaj rizojn.
Klimato
redaktiLa klimato de Kandi estas ekvatora. Jare pluvas po 1840 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter januaro-marto malpli. La plej malvarma monato estas en januaro kaj plej varma monato en julio.
Trafiko
redaktiĈe Kandi flughaveno servas. 4 ĉefŝoseoj kuras al la urbego, krome ankaŭ trajno funkcias.
Vidindaĵoj
redakti- templo de la Sankta Dento, unu el la plej sanktaj lokoj de budhismo
- arkeologia muzeo, iam reĝa palaco
- aliaj preĝejoj
Famuloj
redaktiEn Kandi mortis hungara budhana monaĥo Árpád Ferenczy.
Ĝemelurboj
redaktiBildaro
redakti-
Urbomezo en Kandi
-
Templo en Kandi
-
Krisrtana preĝejo en Kandi
-
Urboparto ĉe la lago de Kandi
-
Mapo pri Srilanko, kie estas videbla Kandi (Kandy) meze en la insulo
Fontoj
redakti- WikiTrans
- mapo, distancoj[rompita ligilo]
- [1] angle