Kandidatiga letero

Kandidatiga letero estas letero skribita de persono, kiu serĉas laboron, kiu kandidatiĝas. Ĝi estas parto de dosiero por kandidatiĝo por akiri postenon, oni petas esti konsiderata por certa posteno ĉe firmao, kompanio aŭ instanco.

Kutime la dosiero konsistas el

Se la kariertabelo entenas faktojn, liston, la kandidatiga letero entenas frazojn. En ĝi la kandidato komencas per priskribo de la bezono de la firmao, de la dunganto. Poste la kandidato prezentas siajn kapablojn, kiuj devus kongrui kun la bezonoj de la kompanio. Plej bone la kandidato poste finas per "ni", "vi kaj mi povos alporti sukceson kaj kreskadon al via kompanio". Do la stilo kaj la argumentado plej gravas. Se la kariertabelo kaj la kandidatiga letero konvinkas la dunganton, la dunganto invitos la dungoton, la kandidaton, al dungcela intervjuo.

Kandidata letero ofte estas skribata kaŭze de vakanta posteno, sed kelkfoje oni sendas ĝin spontane (tiam ĝi nomiĝas malferma kandidatiĝo). Gravaj entenaj partoj de kandidata letero estas:

  • Taŭgeco por la posteno
  • Motiviteco
  • Personeco

Verki kandidatan leteron estas malfacila afero, ĉar la personarfunkciulo kelkfoje devas elekti el centoj da leteroj. La esenco estas pozitive okulfrapi, sed ne troigi.