La kandomblea muziko estas elementa ero de la ceremonioj de la afriko-brazila religio kandombleo. La (tambura) muziko konsistigas je tio unuecon kun la danco kaj kantado de la paroĥanoj.

Origino redakti

La origino de kandombleo troviĝas en okcidenta Afriko. Anoj i.a. de la Joruboj, Eveoj, Fonoj kaj Bantuoj portis kadre de sia sklaviĝo siajn religiojn kaj per tio ankaŭ la apartenantajn muzikojn al Brazilo. Tial la muzika tradicio de kandombleo estas malvaste parenca kun tiu de la santerio en Kubo aŭ de voduo en Haitio, kiuj havas analogan historion, kvankam la unuopaj religioj dum jarcentoj estis disigitaj kaj ne influis unu la aliajn. La komunaj radikoj fariĝas tre klaraj en la repertuaro de la kantoj, kiuj kaj en kandombleo kaj ankaŭ en santerio estas kantataj en la joruba lingvo kaj ofte estas identaj, dum kiam la akompana tamburmuziko varias. En Brazilo ankaŭ makumbo kaj umbando estas afrikdevenaj religioj. La ceremoniojn de ambaŭ religioj ankaŭ akompanas kantado kaj tamburado, sed ili havas siaflanke aliajn, proprajn muzikajn tradiciojn.

Kvankam la muzikoj estas uzataj en ceremonioj por la alvoko de la gedioj, ili ne estas ekskluzivataj por religiaj celoj. Rekte devenas el kandomblea muziko la afoŝeo-muziko de Bahio, kaj ankaŭ marakatuo en Pernambuko ja havas siajn radikojn en la ritaro de kandombleo. Multaj kandombleaj ritmoj krom tio eniris la Muzikon Popularan Brazilan, kaj ankaŭ la populara aŝeo-muziko, kian ludas Daniela Mercury, estas influita de kandombleo.

Ceremonio kaj prezenta praktiko redakti

La gedioj estas alvokataj per tamburoj, kantado kaj dancado, je kio kelkaj ritmoj estas uzataj por nur unu dio, aliaj, kun malsamaj kantaĵoj, por pluraj gedioj. Entute ekzistas pli ol 50 diversaj ritmoj kaj depende de la komunumo ĝis 500 diversaj kantoj.

La muzikistaro konsistas principe el tri tamburistoj kaj manfrapa sonorilo. Ĝia estro havas la funkcion de rangaltulo ene de la komunumo kaj nomiĝas AlabêOgã de atabaque. Dum kiam alikaze multaj altaj kaj altegaj pozicioj en kandomblea paroĥo estas okupataj de virinoj, la kampo de la tamburistoj estas rezervata al viroj. La paroĥo kantas alternokanton kun ĉefkantisto. Male al la sanktaj infanoj (la inicitoj), kiuj dum la dancado povas entranciĝi, tio ĉi ne estas antaŭvidata, eĉ ja ekskluzivata por la muzikistoj.

Oni ludas sur atabakoj, konga-similaj tamburoj, kiuj ekzistas je tri tonaltoj. La plej malalta nomiĝas rum. Ĝia havas gvidan funkcion, markas la unuopajn partojn de danco kaj de kantado kaj estas ununura tamburo, kiu havas la liberecon al (laŭregula) improvizado. Iom pli alte agordita estas la tamburo rumpi, la plej alta nomiĝas . Kv ara instrumento estas la '' (bovtintilo), kiu ludas la kleon. Origine ankaŭ ŝekereo apartenis al la instrumentaro, sed dumpase de la tempo ĝi preskaŭ ĉie malaperis.

La malsamaj nacioj (naçoes) de kandombleo diferenciĝas muzike precipe laŭ ludmaniero de la atabakoj: en kandombleo de Ketuo rum estas ludata per unu mano kaj unu bastono, rumpi kaj per du maldikaj bastonoj. Ambaŭ tamburoj ludas kutime la saman akompanskemon, kiu metas dikan tapiŝon sub la frazojn de rum. En kandombleo de Angolo (kaj en kandombleo de Kaboklo?) oni tamen ludas ĉiujn tri tamburojn per la manoj, same kiel kongaojn. Jen rumpi kaj havas malsamajn voĉojn. (Pri la ludmaniero vd. ankaŭ atabako)

Ofte la ritmoj estas en 6/8-aj aŭ 12/8-aj taktoj, aperas tamen ankaŭ 2/4-e bazitaj ritmoj: vassi, kiu estas ludebla por ĉiuj gedioj, staras en 6/8-a takto; agueré, ritmo por dio Oxóssi, tamen esta en 2/4-a takto.

Literaturo redakti

  • Tiago de Oliveira Pinto: Capoeira, Samba, Candomble. Afro-brasilianische Musik im Reconcavo, Bahia. Reimer, Berlino 1991 (Veröffentlichungen des Museums für Völkerkunde Berlin N.F., Abtl. Musikethnologie 7). ISBN 3496004975

Muzikaj specimenoj redakti

  • Candomblé - Documentos Folclóricos Brasileiros; produktado: Roberto Batalin; Editora XAUÃ, Pça. Mahatma Gandhi; Guanabara-Brasil
  • Dudu Tucci: Orishas
  • Capoeira, Samba, Candomblé (akompana lumdisko por la libro, vd.s. Literaturo)
  • Luis da Muricoca: Candomble de Ketu
  • Afro-Brazilian Ritual
  • Bresil-Candomble de Angola