Kanjo Mitev Kanev
Kanjo Mitev Kanev - bulgare Митев Кънев - estas bulgara esperantisto. En la oficperiodo 2010-2013, do inter la UK 2010 en Havano kaj la UK 2013 en Rejkjaviko, li reprezente de Bulgara Esperanto-Asocio estis membro de la komitato de Universala Esperanto-Asocio.[1] Profesie li estas armea kolonelo, kaj en la Esperanto-movado loke ankaŭ aktivas kiel prezidanto de la Esperantista societo 'Kolombo de la paco' en urbo Galabovo, Provinco Stara Zagora, centra Bulgario.[2]
Kanjo Mitev Kanev Митев Кънев | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de decembro 1940 |
Morto | 1-an de januaro 1992 (51-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | bulgara |
Ŝtataneco | Bulgario |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Referencoj redakti
- ↑ fonto: listo de la membroj de la komitato de UEA 2010-2013 en la retejo de UEA, stato de la 15-a de julio 2013
- ↑ gratulo de li pri starigo de templo de bona volo en Braziljo, oktobro 2012. Arkivita el la originalo je 2016-03-07. Alirita 2013-07-17.