Nacia Parko Kanjono Bryce

(Alidirektita el Kanjono Bryce)

La Nacia Parko Kanjono Bryce (angle Bryce Canyon National Park) situas en la sudokcidento de la ŝtato Utaho en Usono. Ene de la nacia parko situas la "kanjono Bryce", kiu donis sian nomon al la tuta teritorio, sed kiu malgraŭ sia nomo ne estas vera kanjono, sed natura amfiteatro. La "kanjono Bryce" ekestis pro erozio ĉe la orienta flanko de la altebenaĵo Paunsaugunt. Ĝi diferenciĝas de aliaj kanjonoj pro siaj unikaj geologiaj strukturoj, la "hoodoos", grandaj rokaj "kolonoj" en ruĝecaj, oranĝecaj kaj blankecaj koloroj, kiuj per vento, pluvo kaj glacio formiĝis el la rokaj sedimentoj.

Nacia Parko Kanjono Bryce
unu el la plej famaj eroziaj formoj en la nacia parko: la "martelo de Thor"
unu el la plej famaj eroziaj formoj en la nacia parko: la "martelo de Thor"
unu el la plej famaj eroziaj formoj en la nacia parko: la "martelo de Thor"
nacia parko de Usono • nacia parko [+]

LandoUsono
Federacia ŝtatoUtaho

Plej proksima urboTropic

Koordinatoj37° 37′ 42″ N, 112° 10′ 5″ U (mapo)37.6283-112.168Koordinatoj: 37° 37′ 42″ N, 112° 10′ 5″ U (mapo)
Plej alta punktoRainbow Point [+]
Areo145 km² (14 500 ha) [+]

Estiĝo15-a de septembro 1928

Vizitantoj2 679 478 (2018)

Nacia Parko Kanjono Bryce (Utaho)
Nacia Parko Kanjono Bryce (Utaho)
DEC
Lokigo de Utaho en Usono
Map
Nacia Parko Kanjono Bryce

Vikimedia Komunejo:  Bryce Canyon National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Eroziaj formoj en la kanjono Bryce
panoramo de la parka centro Bryce Point
rokaj pentraĵoj en la parko
vdr

La nacia parko situas en alteco de inter 2400 kaj 2700 metroj super la marnivelo kaj do situas signife pli alte ol la proksimaj Nacia Parko Zion aŭ la Nacia Parko Granda Kanjono.

La parko ekde prahistoriaj tempoj estis loĝregiono indiana, kaj ekde la jaro 1850 estis ekloĝita de setlantoj el Eŭropo. Ĝi ekhavis sian anglalingvan nomon de la setlisto Ebenezer Bryce, kiu ekvivis tie ĉirkaŭ la jaro 1875. La teritorio dum la jaro 1924 iĝis "nacia monumento" kaj dum 1928 estis deklarita nacia parko. Nuntempe inter 800.000 kaj 1.000.000 vizitantoj ĉiujare vizitas la parkon.

Geografio redakti

La Nacia Parko Kanjono Bryce situas en la sudokcidento de Utaho en distanco de ĉirkaŭ 80 kilometroj de la Nacia Parko Zion. Ĉar ĝi situas 300 metrojn pli alte, la temperaturoj estas pli malaltaj kaj pluvoj pli ampleksaj ol en la parko Zion.

La parko situas sur la Kolorado-altebenaĵo, pli ekzakte ĉe la sudorienta rando de ties parto nomata altebenaĵo Paunsaugunt. La nomo Paunsaugunt venas el la jut-azteka lingvo de la indiana popolo pajuteoj kaj signifas "hejmo de la kastoro". Vizitantoj povas atingi la parkon de la altebenaĵa flanko kaj ĉe la deklivo subenrigardas en la valon de la rivero Paria. Ankaŭ tiu vorto venas el la jut-azteka lingvo de la pajuteoj kaj signifas "akvo de alkoj".

La "kanjono Bryce" ne ekestis pro rivero kaj tial geologie ne estas vera kanjono kiel ekzemple la konata Granda Kanjono. Vento, pluvo kaj glacio eroziigis la randon de la altebenaĵo al grandaj naturaj amfiteatroj kun bizaraj rokaj kolonoj, kiuj nomatas "hoodoos". Tiuj kolonoj atingas altecon de ĝis 60 metroj. La tiel ekestiĝintaj amfiteatroj ampleksas longon de preskaŭ 30 kilometroj. La plej grandaj el tiuj amfiteatroj havas la nomon "kanjono Bryce", larĝas preskaŭ 5 kilometrojn, longas 19 kilometrojn kaj havas fundon pli ol 240 metrojn sub la nivelo de la altebenaĵo.

Historio redakti

Frua indiana loĝiĝo redakti

Nur malmulto konatas pri la frua homa loĝiĝo de la teritorio. Arkeologiaj trovaĵoj pruvas spurojn de homa vivo ekde pli ol 10.000 jaroj. Iuj malmultaj trovaĵoj konsideriĝas spuroj de la indiana popolo Prapueblanoj el la korboplekta erao, iuj pli junaj trovaĵoj de la Prapueblanoj el la puebla erao. Kiam la Prapueblanoj forlasis la regionon pro ankoraŭ nekonataj kialoj, venis la indianoj de la popolo de pajuteoj, sed de ili restis malmultaj spuroj. La pajuteoj ŝajne precipe utiligis la teritorion por ĉasado, kvankam ankaŭ trovatis iuj malmultaj spuroj de kulturaj plantoj kaj de agrikulturado. La pajuteoj kredis, ke la bizaraj ŝtonaj kolonoj de la teritorio estus homoj ŝtonigitaj fare de kojotoj. La pajuteoj nomas la ŝtonajn kolonojn "anka-ku-ŭas-a-ŭits – "ruĝe pentritaj vizaĝoj".

Esploro kaj setliĝo fare de "blankuloj" redakti

La esploro de la regiono fare de eŭropdevenaj usonanoj komenciĝis meze de la 19-a jarcento. Ĉirkaŭ la jaro 1850 venis la unuaj mormonoj, por esplori la taŭgecon de la regiono rilate al agrikulturo kaj bestobredado. Dum la jaro 1872 la usona armeo unuafoje science esploris la teritorion. La kartografoj de tiu ekspedicio transprenis multajn topografiajn nomon de la pajuteoj.

Jaron poste venis malgranda grupo de mormonoj kaj eksetlis ĉe la rivero Paria, por tie bredi bestojn. Dum la jaro 1875 la ĉarpentisto Ebenezer Bryce estis sendita de la mormona eklezio al la valo, por kontribui al la kreo de infrastrukturo por plia setliĝo. Li konstruis ŝoseon al la altebenaĵo, por tie faligi arbojn kaj por bretoj kaj por hejtado. Li konsideris la naturan miraklon de tute praktika flanko kaj nomis la bizaran rokaron "damna loko se perdiĝas bovo". Kune kun aliaj setlistoj Ebenezer Bryce krome ekkonstruigis kanalon, por regi la malregulan riveran akvonivelon, kiu foje gvidis al inundoj, foje al akvomanko, sed la projekto fiaskis, kaj jam dum 1880 li pluvojis al Arizono.

La ekesto de la nacia parko redakti

La raportoj de la armea kartografia ekspedicio de 1872 kaj postaj gazetaraj artikoloj vekis intereson pri la regiono, sed pro manka infrastrukturo la turismo restis tre limigita. Ĉirkaŭ la jaro 1920 kreiĝis unuaj tranoktejoj kaj fervoja linio konektis la regionon al la resto de Usono, tiel ke pli kaj pli da turistoj venis al la teritorio. La senbrida ampleksiĝanta turismo tamen ekdamaĝis la rokajn formaciojn, kaj tial la ŝtata registaro subtenis planojn por ekologia protekto, el kio rezultis, ke la usona prezidento Warren G. Harding dum 1923 deklaris la regionon "nacia monumento".

Dum 1924 la ŝtata parlamento de Utaho ekiniciatis la deklaron de "Nacia Parko Utaho", kio sukcesis dum la jaro 1928 – la nomo tamen restis "Nacia Parko Kanjono Bryce" kaj ne mencias la nomon de la usona ŝtato.

Dum la jaro 1931 la usona prezidento Herbert Hoover aneksis pluran teritorion sude de la parko kaj pliampleksigis la parkan areon ĝis pli ol 14.000 hektaroj. Dum la jaro 1934 komenciĝis la konstruo de "panorama ŝoseo", kiu ĝis la nuntempo gvidas tra la parko. Ĝis la jaro 1956 la parko estis administrata el la administrejo de la proksima Nacia Parko Zion – ekde tiam la parko havas propran administrejon.

Pro la kreskiĝinta turismo dum la jaro 2000 kreiĝis sistemo de busetoj, kiuj vojas tra la parko. Ekzistas planoj malpermesi la veturon de privataj aŭtoj en vastaj partoj de la parko kaj nur vizitigi ĝin pere de la busetoj – tia sistemo de publika transporto jam bone funkcias ekzemple en la Nacia Parko Zion.

 
panoramo de la natura amfiteatro

Literaturo redakti

  • John M. Fahey Jr., Gilbert M. Grosvenor, Nina D. Hoffmann, Kevin Mulroy: National Geographic Guide to the National Parks of the United States. National Geographic Society, Vaŝingtono, 2003. ISBN 0-7922-6972-1
  • Ann G. Harris, Esther Tuttle, Sherwood D. Tuttle: Geology of National Parks. Kendall-Hunt, Dubuque, 1997. ISBN 0-7872-5353-7
  • Secrets in The Grand Canyon, Zion and Bryce Canyon National Parks. National Photographic Collections. Lorraine Salem Tufts, North Palm Beach, Florido, 1998. ISBN 0-9620255-3-4
  • Frank De Courten: Shadows of Time, the Geology of Bryce Canyon National Park. Bryce Canyon Natural History Association, Utaho 1994. ISBN 1-882054-05-9
  • Eugene P. Kiver, David V. Harris: Geology of U.S. Parklands. John Wiley & Sons, Novjorko, 1999. ISBN 0-471-33218-6
  • Douglas A. Sprinkel, Thomas C. Chidsey Jr., Paul B. Anderson: Geology of Utah's Parks and Monuments. Geologia Asocio de Utaho, Salt Lake City, Utaho, 2000. ISBN 0-9702571-0-4
  • Robert C. Lindquist: The geology of Bryce Canyon National Park. Bryce Canyon Natural History Association, Utaho, 1977.

Eksteraj ligiloj redakti