Kankro (besto)
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Astako (Astacus astacus),
eŭropa "nobela" kankro | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Kankro estas malgranda dolĉakva krustaco kiu tre similas al omaro. Ĝ troviĝas en sensalaj akvoj kiuj ne frostiĝas profunde dum vintro. Kankroj povas tuneli sub koto, kaj iuj kankroj troviĝas je 3 metroj subtere.
Kankroj estas manĝeblaj, kaj kiel kankraĵo estas servata en kaĵuna kaj sveda kuirarto.
Science, "kankro" ne indikas unu specion, sed aron da specioj, ene de la familioj Astacidae, Cambaridae kaj Parastacidae (superfamilio Astacoidea). La nomo astako montras nur la anojn de Astacidae;[1] tamen la vorto "astako" ne estas oficiala laŭ la Akademio[2].
DisvastiĝoRedakti
Estas kankroj en preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo, krom granda parto de Azio.
Nur Astacidae vivas en Eŭropo kaj Okcidenta Azio; en Nordameriko vivas iuj Astacidae kaj ĉiuj Cambaridae; en la ceteraj kontinentoj (Sudameriko, Afriko, Oceanio) vivas Parastacidae.
Vidu ankaŭRedakti
BildaroRedakti
ProverboRedakti
Ekzistas proverbo pri kankro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:
„ Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron. ”
ReferencojRedakti
- ↑ Vidu: Reta PIV - kankro kaj astako. Ankaŭ laŭ Revo "astako" estas aparta speco de kankro.
- ↑ Akademio de Esperanto - Akademia Vortaro - serĉo de la radikoj "astak" kaj "kankr" - je la 5a de septembro 2015.
- ↑ Lernu