Kantato de Bach

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Kantatoj (Bach))

La kantatoj de Johann Sebastian Bach akiris en ĉi tiu ĝenro tian famon, ke enkutimiĝis la termino Bach-kantato.

Johann Sebastian Bach

Kiel je ĉiuj barokaj kantatoj temas pri plurmovimentaj muzikaj verkoj por (kutime) ĥoro, orkestro kaj kantsoloistoj, kiuj estis destinataj por prezentado dum diservo (eklezia kantato) aŭ dum profana solenaĵo (profana kantato).

Funkcio kaj strukturo de la ekleziaj kantatoj redakti

Estis unu el la taskoj de Bach, muziki ĉiudimanĉe dum la diservo kantaton, kiun li ofte mem novkomponis laŭokaze. Kiel teksta bazo servis lige kun la temo de la dimanĉo biblieroj resp. parafrazoj pri tiuj, liberaj samtempaj poeziaĵoj kaj sencplene elektitaj ĥoraloj. Apartaĵo estas la ĥoralkantato baziĝanta sur versoj de ĥoralo.

Kutime kantato de Bach havas jenan strukturon

  • Enkonduka ĥoraĵo (malpli ofte antaŭ tio aŭ anstataŭe instrumenta enkonduko)
  • soloistaj recitativoj, ariosoj kaj arioj, foje ankaŭ ĥoraloj
  • Fina ĥoralo

Koncerta praktiko redakti

Vidu ankaŭ: Historiema koncertado

Bach-kantatoj ankaŭ nuntempe apartenas al la repertuaro de la eklezia muziko. Anstataŭ la liturgia kunteksto plejparte paŝis la koncerto en preĝejo, tamen la kantatoj ankaŭ estas prezentataj dum kantataj diservoj.

Kiel Bach en 1730 klarigas per skribo al la urbkonsilantaro, li imagas kiel ideala ensemblo por siaj lepsikaj ekleziaj kantatoj po tri ĝis kvar kantistojn por voĉregistro. Lia „Mallonga, tamen necesega koncepto de boninstalita eklezia muziko“ estis tute nove interpretata fare de muziksciencistoj Joshua Rifkin kaj Andrew Parrott. Laŭ tio Bach prezentis siajn kantatojn kutime per solokvarteto,[1] kiu kutime transprenis ĉiujn soloistajn taskojn kaj estis subtena je forta instrumentado (do precipe, sed ne nur, en ĥormovimentoj) fare de po unu ĝis du pluaj kantistoj; krome du ĝis tri unuaj violonoj, du duaj, unu ĝis du vjoloj kaj laŭ nuntempaj cirkonstancoj forte instrumentita kontinua baso. La nun kutima forta separado inter soloistaj kaj ĥoraj taskoj do en ĉi tiu formo ne ekzistis. Aliaj reprezentantoj de la historiema koncertado kiel Ton Koopman tamen kontraŭdiris al ĉi tiu teorio kaj uzas plue malgrandan ĥoron.[2] Nur soloista prezentado ĉe Bach nek estis kutimo nek idealo.

Sistemaro redakti

Bach-Werke-Verzeichnis redakti

La Bach-Werke-Verzeichnis (verkaro de Bach) (BWV) de Wolfgang Schmieder surlistigas ĉ. 200 kantatojn de Bach, krome kelkajn verkojn, kiujn la esploro intertempe atribuas al aliaj komponistoj. La numerado de la Bach-kantatoj en BWV estas nek kronologia nek sistema, ĉar Schmieder laŭiris la hazardan numeradon, kiu establiĝis pro la eldono de la tuta verkaro de Bach, kaj nur klasifikas en sakralajn (BWV 1–200) kaj profanajn kantatojn (BWV 201–216) same kiel tiajn, je kiuj la aŭtoreco de Bach estas dubinda (BWV 217–224).

Bach-Compendium redakti

Bach-Compendium (BC) grupigas la Bach-kantatojn laŭ la okazoj, por kiuj ili estis verkitaj:

  • Kantatoj por la dimanĉoj kaj festotagoj de la liturgia jaro (BC-verkgrupo A)
  • Ekleziaj komponaĵoj por specialaj okazoj (BC-verkgrupo B)
  • Profanaj kantatoj por kortego, nobelaro kaj burĝaro (BC-verkgrupo G)

Kronologia superrigardo redakti

Laŭ ekestotempo la kantatoj de Bach grupiĝas jene:

  • fruaj kantatoj el la epokoj de Arnstadt kaj Mühlhausen (ĝis 1709), ekz. BWV 150 (la plej malnova Bach-kantato laŭ nuntempa scio), 4, 131, 106, 196
  • kantatoj el la epoko de Vajmaro (ĝis 1717) ekz. BWV 161, 162, 182
  • kantatoj el la epoko de Lepsiko (ekde 1723):
    • unua jarkolekto 1723/24
    • la „ĥoralkantata jarkolekto“ 1724/25 ekz. BWV 1
    • tria jarkolekto 1725/26
    • malfruaj kantatoj (1730-aj jaroj)

Pri la BWV-numeroj vd. Bach-Werke-Verzeichnis

Fontoj redakti

  • Johann Sebastian Bach: Sämtliche Kantaten, Motetten, Choräle und geistliche Lieder [Noten], hrsg. vom Johann-Sebastian-Bach-Institut Göttingen, Bach-Archiv Leipzig (19 Bde). Bärenreiter, Kassel 2007 (Sonderausgabe: Studienpartituren)

Literaturo redakti

  • Alfred Dürr: Johann Sebastian Bach: Die Kantaten. 7. Auflage. Bärenreiter, Kassel 1999, ISBN 3-7618-1476-3
  • Werner Neumann: Handbuch der Kantaten Johann Sebastian Bachs. 1947, 5. Auflage. Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1984, ISBN 3-7651-0054-4.
  • Hans-Joachim Schulze: Die Bach-Kantaten: Einführungen zu sämtlichen Kantaten Johann Sebastian Bachs. Leipzig: Evangelische Verlags-Anstalt; Stuttgart: Carus-Verlag 2006 (Edition Bach-Archiv Leipzig) ISBN 3-374-02390-8 (Evang. Verl.-Anst.), ISBN 3-89948-073-2 (Carus-Verl.)
  • Renate Steiger (Hrsg.): Die Quellen Johann Sebastian Bachs: Bachs Musik im Gottesdienst. Bericht über das Symposium 4.-8. Oktober 1995 in der Internationalen Bachakademie Stuttgart / Internationale Arbeitsgemeinschaft für Theologische Bachforschung. Manutius, Heidelberg 1998.

  • Christoph Wolff/Ton Koopman: Die Welt der Bach-Kantaten. Verlag J.B. Metzler, Stuttgart, Weimar 2006, ISBN 978-3-476-02127-4.
  • Günther Zedler: Die erhaltenen CHORALKANTATEN Johann Sebastian Bachs. Books on Demand, Norderstedt 2007, ISBN 978-3-8334-8405-6.
  • Günther Zedler: Die erhaltenen KIRCHENKANTATEN Johann Sebastian Bachs (Mühlhausen, Weimar, Leipzig I). Books on Demand, Norderstedt 2008, ISBN 978-3-8370-4401-0.
  • Günther Zedler: Die erhaltenen KANTATEN Johann Sebastian Bachs (Spätere Sakrale und Weltliche Werke). Books on Demand, Norderstedt 2009, ISBN 978-3-8391-3773-4

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Andrew Parrott: Bachs Chor: zum neuen Verständnis. Metzler/Bärenreiter, Stuttgart/Kassel, 2003, ISBN 3-7618-2023-2.
  2. Ton Koopman: Aspekte der Aufführungspraxis. In: Christoph Wolff (Hrsg.): Die Welt der Bach-Kantaten. Band II. Johann Sebastian Bachs weltliche Kantaten. Metzler/Bärenreiter, Stuttgart [et al.], Kassel 1997, ISBN 3-7618-1276-0, S. 220–222.