Kantoblanko
Kantoblanko aŭ en la hispana Cantoblanco estas zono de la kvartalo El Goloso, en la distrikto Fuenkaralo-Pardo, municipo de Madrido (Hispanio).
Ĝi havas trajnstacion de la Linio C-4 (Cercanías Madrid) de la fervoja servo nome Cantoblanco Universidad.
Kampuso de la Universitato Aŭtonoma de MadridoRedakti
En Kantoblanko situantas la ĉefa kampuso de la Aŭtonoma Universitato de Madrido (UAM). Kun la kampuso Paz formas la UAM. La kampuso de Kantoblanko havas etendon de 2.252.000 m² [1]. Tamen nur 766.630 m² estas urbanizataj, el kiuj 120.000 estas ĝardenaj areoj. Krome la proksimeco de la Gvadarama Montaro helpas havigi al la kampuso privilegian naturlokon.
Krome en Kantoblanko estas ankaŭ la privata katolika universitato Komiljo.