Kantona Turo

(Alidirektita el Kanton turo)

La Kantona Rigardoturo (ĉine 广州 塔), aŭ antaŭe konata kiel la Kantona Astronomia Televido kaj Observejo (ĉine 广州 电视台 天文 及 观光塔), aŭ simple la Kantona Turo (ĉine 廣州 塔), estas komunika kaj plurfunkcia turo kaj observejo je altitudo de 600 metroj en la distrikto Izu en la urbo Kantono en la provinco Gŭangdongo, Ĉinio. La turo estis finkonstruita en 2009 kaj malfermiĝis la 29-an de septembro 2010 okaze de la Aziaj Ludoj okazigitaj en la grandurbo tiun jaron. La turo tenis la titolon de la plej alta turo en la mondo por mallonga tempodaŭro, post la CN turo kaj antaŭ la Ĉielarba Turo en Tokio en 2011. Ĝi estas la dua plej alta konstruaĵo en Ĉinio, kaj la kvina plej alta konstruaĵo en la mondo.

Kantona Turo
广州塔
observturotelekomunika turo • hiperboloida strukturo
Bazaj datoj
Konstrustilo altteknologia arkitekturo vd
Arkitekto Information Based Architecture vd
Estiĝo 28-a de septembro 2010
Malfermo 30-a de septembro 2010
Lando Popola Respubliko Ĉinio vd
Situo Chigang Subdistrict
Areo 133300
Situo
Geografia situo 23° 6′ 33″ N, 113° 19′ 9″ O (mapo)23.1092113.31914722222Koordinatoj: 23° 6′ 33″ N, 113° 19′ 9″ O (mapo)
Kantona Turo (Gŭangdongo)
Kantona Turo (Gŭangdongo)
DEC
Kantona Turo
Kantona Turo
Lokigo de Gŭangdongo en Ĉinio
Situo de Kantona Turo
Map
Kantona Turo
Retejo https://www.cantontower.com/
vdr

Historio redakti

La turo estis konstruita de la "Guangzhou New TV Tower Group". Ĝi estis dezajnita fare de nederlandaj arkitektoj Mark Hemel kaj Barbara Kuit de la firmao Information-Based Architecture Group (IBA) kune kun Arup, internacia dezajnogrupo bazita en Londono. La bazoŝtono estis metita en 2005.

La turo, kvankam ne tute finita, estis malfermita al publiko la 1-an de oktobro 2010, ĝustatempe por la 16-a aziaj ludoj, aranĝitaj fare de la urbo Guangzhou en novembro 2010. La tegmenta observejo estis finfine kompletigita en decembro 2011.

Strukturo redakti

La rotacia aŭ hiperbola formo de la Kantona Turo estas bazita sur rusa patento n-ro 1896, datita la 12-an de marto 1899, fare de la rusa inĝeniero kaj arkitekto Vladimir Ŝuĥov. La talio de la turo enhavas malferman padon 180 metrojn longan kie vizitantoj povas fizike surgrimpi la turon. Estas subĉielaj ĝardenoj ene de la konstruaĵo, kaj ĉe la supro, iom pli ol 450 metroj, estas malfermita observeja ferdeko.

La interno de la konstruaĵo estas dividita en ŝanĝeblajn areojn kun multaj uzoj, inkluzive de televidaj kaj radielsendaj instalaĵoj, observaj ferdekoj, restoracioj, ekspoziciejoj, konferencaj salonoj, butikoj kaj eĉ 4D-kinejo.

Ĉiu infrastrukturo de transportkonekto situas sur la subtera etaĝo, metroo kaj aŭtobusa stacidomo. Sur tiu ĉi etaĝo estas ankaŭ ekspoziciejo, komerca areo, manĝejo kaj parkumejoj. La konstruaĵo havas du specojn de liftoj, malrapidaj, kiuj permesas panoraman vidon malsupren kaj rapida kun duobla ferdeko.

La areo kiu altas inter 80 metroj kaj 170 enhavas kinejon de tekniko 4D, ludareon, restoraciojn, kafejojn kaj subĉielajn ĝardenojn. Ekstera ŝtuparo (ĉielvojo), komencante je alteco de 170 metroj kaj suprenirante en cirkla modo preskaŭ 200 metrojn, iras ĝis la talia areo. La supra areo de la turo komenciĝas super la ŝtuparo kaj enhavas du-etaĝan turniĝantan restoracion kaj la suprajn observejajn areojn. De la supra observejo eblas supreniri eĉ pli alten, laŭ aldona ŝtuparo por observo sur kvadrata teraso, kiu situas super de la ringo de la turo.

La supra publika observeja ferdeko estas 449 metrojn alta, kaj estas elipsa pli malpli je la grandeco de urba placo. En decembro 2011, la lasta parto de la turo estis malfermita al la publiko, kiu la tegmenta observeja ferdeko, kiu je 488 metroj de alto estas la plej granda kaj plej alta subĉiela observa ferdeko en la mondo.

Nokte, la turo brilas kaj disvastigas lumon. Ĉiu cirklo en la lumigado povas esti kontrolita por permesi animacion kaj kolorŝanĝon laŭ la tuta alteco de la turo. Ĉiuj konstruaĵa lumigado baziĝas sur LED-oj kaj ĉiuj lumiloj estas sur la konstruaĵo mem. Elektrokonsumo prenas nur 15% de la permesita konsumo por lumigado de konstruaĵoj.

Specifoj redakti

La centra parto de la turo altiĝas al alteco de 450 metroj. Kombinita kun 150-metra anteno, La turo leviĝas al alteco de 600 metroj, igante ĝin la dua plej alta komunika turo en la mondo, kaj la plej alta en Ĉinio. La turo havas 37 etaĝojn kaj duetaĝan kelon.

La turo pezas 100 000 tunojn, inkluzive de la anteno, kiu pezas 1 550 tunojn. Entute, la turo kovras 175 458 kvadratajn metrojn de la konstruita areo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti