Kantono (Ĉinio)
Kantono (ĉine 廣州 [transliterumo al eo: Kŭoncoŭ] aŭskulti), pli konata nuntempe per la nomo Guangzhou (transliterumo al eo: Guǎngzhōu, ĉine: 廣州市 / 广州市, pinjine: Guǎngzhōu Shì, IPA: [kwɑŋʈʂɔw], W.-G. Kuang-chou, Jyutping Gwongzau Si, angle: Canton, malnoviĝinte Kwong Chow, mallonge 穗, Suì, Jyutping Seoi), estas la ĉefurbo de la provinco Gŭangdongo (Kantonio), grava havenurbo kaj ankaŭ universitata urbo.
Kantono | |||||
---|---|---|---|---|---|
subprovincnivela dividaĵo de Ĉinio megaurbo urbego departemento-ranga urbo metropolo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 510000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 13 080 500 (2014) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 804 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 23° 8′ N, 113° 16′ O (mapo)23.13113.26Koordinatoj: 23° 8′ N, 113° 16′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 21 m [+] | ||||
Areo | 7248,86 km² ( 724 886 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Guangzhou [+] | |||||
Geografio
redaktiLa urbo situas en la suda parto de la provinco kaj ĉe la norda fino de la delto de la Perla Rivero, ĉe kies suda fino troviĝas Makao kaj Hongkongo. La lasta iama brita kolonio troviĝas je 120 km-oj. La Perla rivero estas navigebla, tial Kantono estas grava havenurbo.
Historio
redaktiJam antaŭ Kristo estis tie urbo, eĉ ĉefurbo de regno, kiel "Panju". Dum la mezepoko estis ŝipaj kontaktoj al Arabio kaj Hindio. Portugaloj alvenis en la 16-a jarcento, komercadis kaj ricevis komercan monopolon en 1511. Poste alvenis ankaŭ nederlandanoj, hispanoj, islamanoj kaj aliaj. En la 17-a jarcento iom post iom francoj kaj angloj ricevis permeson pri komercado. Post 1842 pro la opia milito la britoj akiris gravajn poziciojn. La francoj setligis en la areo la enklavon Kuangĉuŭano. Inter 1938-1945 la japana imperia armeo okupis ankaŭ tiun urbon. Proksimeco de Honkongo kaj Makao konstante helpis evoluon de la urbo. En 2010 Kantono gastigis sportistojn pri Tutaziaj Ludoj.
Klimato
redaktiKantono havas subtropikan klimaton, kiun musono influas. La someroj estas malsekaj kun altaj temperaturoj. La vintroj estas mildaj, sekaj kaj sunaj. La musono daŭras inter aprilo- septembro. Jare pluvas po 1730 mm.
Trafiko
redaktiKantono havas internacian flughavenon, stacidomon. Ekde 1997 metroo transportas la pasaĝerojn. En la haveno ankaŭ pramoj trafikas.
Vidindaĵoj
redakti- Kantona Turo
- muzeoj
- diversaj preĝejoj
- parkoj
Ĝemelurboj
redakti- Fukuoka, Japanio
- Los-Anĝeleso, Usono
- Manilo, Filipinoj
- Vancouver, Kanado
- Sidnejo, Aŭstralio
- Bari, Italio
- Lyon, Francio
- Frankfurt am Main, Germanio
- Auckland, Nov-Zelando
- Gwangju, Sud-Koreio
- Linköping, Svedio
- Durban, Sud-Afriko
- Bristol, Britio
- Jekaterinburgo, Rusio
- Arequipa, Peruo
- Surabajo, Indonezio
- Vilno, Litovio
- Birmingham, Britio
- Hambantota, Srilanko
- Recife, Brazilo
- Tampere, Finnlando
- Bankoko, Tajlando
Interesaĵo
redaktiEstas konata ĉina diraĵo: Naskita en Suzhou, vivas en Hangzhou, manĝas en Kantono, mortas en Ljuĝou.
Kantono estas konata pri la kuirarto, tio estas solvo pri manĝas en Kantono.