Kantono Esch-sur-Alzette
La Kantono Esch-sur-Alzette estas la plej suda kaj plej dense loĝata kantono de la Grandduklando Luksemburgio. Ĝi norde limas je la kantonoj Capellen kaj Luksemburgo, oriente je la kantono Remich, sude je la francia regiono Loreno kaj okcidente je la belgia provinco Luksemburgo.
Kantono Esch-sur-Alzette | |
---|---|
Administrado | |
Lando | Luksemburgio |
Estas parto de | Distrikto Luksemburgo |
Administra centro | Esch-sur-Alzette |
Demografio | |
Loĝantaro (laŭ la stato de januaro 2014[1]) | 160 960 |
Loĝdenso | 621 loĝantoj po km² (en 2010) loĝ./km² |
Geografio | |
Areo | 243 km² (24 300 ha) |
![]() Kantono Esch-sur-Alzette sur la mapo de Distrikto Luksemburgo | |
Geografia situo | 49° 30′ 0″ N, 6° 0′ 0″ O (mapo)49.56Koordinatoj: 49° 30′ 0″ N, 6° 0′ 0″ O (mapo) [+] |
Kodoj | |
ISO 3166-2 | LU |
Eksteraj paĝoj | |
La kategorio en la Komunejo | Kantono Esch-sur-Alzette [+] |
Pliaj informoj | |
LAU1-kodo[2] | 00010 |
Rango laŭ areo | 4 el 12 |
Rango laŭ loĝantaro | 1 el 12 |
Administra dividoRedakti
La Kanton Esch-sur-Alzette ampleksas 14 komunumojn (nombroj de loĝantoj laŭ la stato 1. januaro 2014). Se en la sekva listo indikiĝas tri loĝlokaj nomoj, temas pri la franca, germana kaj luksemburga lingvoj, se indikiĝas nur du, la franca kaj germana formoj identas kaj la dua indikita nomformo do estas la luksemburga.
- Bettembourg / Bettemburg / Beetebuerg (10038)
- Differdange / Differdingen / Déifferdeng (23571)
- Dudelange / Düdelingen / Diddeleng (19421)
- Esch-sur-Alzette / Esch an der Alzette / Esch-Uelzecht (32600)
- Frisange / Frisingen / Fréiséng (4023)
- Kayl / Keel (8021)
- Leudelange / Leudelingen / Leideleng (2305)
- Mondercange / Monnerich / Monnerëch (6351)
- Pétange / Petingen / Péiteng (17265)
- Reckange-sur-Mess / Reckingen an der Mess / Reckéng op der Mess (2245)
- Roeser / Réiser (5502)
- Rumelange / Rümelingen / Rëmeleng (5239)
- Sanem / Sassenheim / Suessem (15047)
- Schifflange / Schifflingen / Schëffleng (9332)
NotojRedakti
- ↑ ŝtata statistika oficejo "loĝantoj laŭ kantonoj kaj komunumoj 1821-2014" (france)
- ↑ Loka Administra Unuo
Kantonoj de Luksemburgo
Capellen | Clervaux / Clerf | Diekirch | Echternach | Esch | Grevenmacher | Luksemburgo | Mersch | Redange / Redingen | Remich | Vianden | Wiltz