Ĉi tiu artikolo temas pri kantono "Freiburg" / "Fribourg" en Svislando. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Freiburg (apartigilo).

La Kantono Friburgo (oficiale en la franca lingvo État de Fribourg kaj en la germana lingvo Staat Freiburg) estas unu el la 26 administraj unuoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj. Ĝia ĉefurbo estas la urbo Friburgo. Fine de 2004, en la kantono vivis 251308 loĝantoj, kiu nombro kreskis ĝis fino de 2009 al 273159.

Kantono Friburgo
Blazono de Kantono Friburgo
Alpoj
Kantonoj de Svislando
Ĉefloko Friburgo
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1481
Oficialaj lingvoj  germana lingvo
Oficiala mallongigo  FR
Nombro de loĝantoj 273159(2009-12-31)
Areo 1671 km²
Loĝantardenseco 160 loĝantoj/km²
Koordinatoj 46° 48′ N 7° 9′ O / 46.800 °N, 7.150 °O / 46.800; 7.150 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ N 7° 9′ O / 46.800 °N, 7.150 °O / 46.800; 7.150 (mapo)
Situo de Kantono Friburgo en Svislando
Mapo de la Kantono Friburgo
vdr

Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas germane Freiburg, france Fribourg, itale Friburgo kaj romanĉe Friburg.

Geografio redakti

La Kantono Friburgo situas en la okcidento de Svislando kaj etendiĝas de la Lago de Neŭŝatelo en nordoriento tra la Svisa Mezlando kaj la Svisaj Antaŭalpoj ĝis al la Alpoj. En nordoriento la kantona teritorio ne estas kohera sed konsistas el tri eksklavoj sen rekta konekto kun la ĉefteritorio kaj la preskaŭeksklavo Saint-Aubin FR, kiu nur en unu angulo estas ligita al la cetera kantono. La ĉefa rivero en la kantono estas Sarino, kiu fontas en la Bernaj Alpoj kaj tiam trafluas la tutan Kantonon Friburgo de sudo al nordo por mallonge antaŭ ĝia alfluo al Aro denove elflui el la kantona teritorio. En nordo sur la kantona teritorio situas ankaŭ pli ol duono de la Lago de Morato. La alia grava rivero, kiu fluas tra friburga teritorio estas Broye, tamen la rivero mem plej parte situas sur vaŭda teritorio, kiu tranĉas Kantonon Friburgon en plurajn pecojn.

Najbaraj Kantonoj redakti

Kantono Friburgo troviĝas komplete interne de Svislando. En nordo kaj oriento ĝi limas al Kantono Berno, en sudo kaj okcidento kaj ankaŭ en nordo al Kantono Vaŭdo, kaj en nordokcidento aliflanke de la Lago de Neŭŝatelo al Kantono Neŭŝatelo.

Lingvoj redakti

En la kantono la franca lingvo, kiun denaske parolas iom pli ol 60 procentoj, kaj la germana, kiun denaske parolas iom malpli ol 30 procentoj, estas samrange oficialaj.

Administra divido redakti

Surbaze de la konstitucio de 1848 la kantono estas administre dividita en 7 distriktojn.

Historio redakti

La historio de Kantono Friburgo estas forte ligita kun la historio de la kantona ĉefurbo Friburgo, kiun fondis Bertoldo la 4-a de Zeringo en la jaro 1157.

Post la Burgonjaj Militoj, kiujn Friburgo partoprenis kiel aliancano de Berno la urba ŝato liberiĝis de la savoja regado kaj estis akceptita en la jaro 1481 kiel plenrajta membro de la Svisa Ĵurkomunumo.

Eksteraj ligiloj redakti


 
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)