Kantono Los-Anĝeleso

kantono en Kalifornio, Usono

La Kantono Los-Anĝeleso - angle Los Angeles County (Los Angeles signifas en la hispana La anĝeloj) - estas kantono de la ŝtato Kalifornio en Usono. Laŭ takso de la usona censa oficejo de julio 2006 ĝi havis 9 948 081 loĝantojn. Sekve temas pri la plej loĝantoriĉa kantono de tuta Usono. La sidejo kaj administra centro de la kantono estas en la urbo Los-Anĝeleso.

Kantono Los-Anĝeleso
Flago
kantono de Kalifornio [+]

LandoUsono
RegionoKalifornio

Supermara alteco3,069 m [+]
ĈefurboLos-Anĝeleso
- koordinatoj34° N, 118° U (mapo)34.05-118.25Koordinatoj: 34° N, 118° U (mapo)
Areo12 308 km² (1 230 800 ha) [+]

Loĝantaro10 014 009 [+] (2020)
Denseco813,62 loĝ./km² [+] [+]
Horzonopacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Poŝtkodo90001–90899, 91001–93599 [+]

Kantono Los-Anĝeleso (Tero)
Kantono Los-Anĝeleso (Tero)

Kantono Los-Anĝeleso (Kalifornio)
Kantono Los-Anĝeleso (Kalifornio)
DEC

Map
Kantono Los-Anĝeleso

Vikimedia Komunejo:  Los Angeles County, California [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Mapo

La marborda parto de la kantono ĉe la Pacifika Oceano estas urbare strukturigita. Pli oriente, en la valo Santa Clarita kaj en la nordo de la kantono, proksime al la najbara kantono Kern, la pejzaĝo estas dezertosimila.

Geografio redakti

La kantono kovras areon de 10.517 kvadaraj kilometroj kaj okcidente respektive pro malregula marbordo ankaŭ sude limas al la Pacifika Oceano. Al la oceano tra la distrikto fluas la riveroj Los Angeles, Rio Hondo, San Gabriel kaj Santa Clara. La plej signifaj montaroj nomiĝas Santa Clara kaj San Gabriel, ili jam konsideriĝas parto de la Roka Montaro. Al la teritorio ankaŭ apartenas la oceanaj insuloj San Clemente kaj Santa Catalina. Granda parto de la marbordo limas al la golfo de Santa Monica.

Limas la kaliforniaj kantonoj Ventura, Kern, San Bernardino kaj Orange.

Urboj laŭ loĝantaronombro redakti

Urbo Loĝantaro
1 Los Anĝeleso 4 018 080 milionurbo
2 Long Beach 491 564 grandurbo
3 Glendale (Kalifornio) 207 007 grandurbo
4 Santa Clarita 167 954 grandurbo
5 Pomona (Kalifornio) 149 473 grandurbo
6 Palmdale 143 227 grandurbo
7 Torrance 137 946 grandurbo
8 Pasadena (Kalifornio) 133 936 grandurbo
9 Lancaster (Kalifornio) 133 709 grandurbo
10 El Monte 125 832 grandurbo
11 Inglewood (Kalifornio) 112 580 grandurbo
12 West Covina 107 694 grandurbo
13 Downey (Kalifornio) 107 323 grandurbo
14 Burbank (Kantono Los-Anĝeleso) 105 400 grandurbo
15 Norwalk (Kalifornio) 103 298 grandurbo
16 South Gate (Kalifornio) 96 375 urbo
17 Compton (Kalifornio) 93 493 urbo
18 Carson (Kalifornio) 89 730 urbo
19 Alhambra (Kalifornio) 85 804 urbo
20 Santa Monica 88 084 urbo
21 Whittier 83 680 urbo
22 Lakewood (Kalifornio) 79 345 urbo
23 Baldwin Park 75 837 urbo
24 Bellflower (Kalifornio) 72 878 urbo
25 Lynwood 69 845 urbo

Aliaj setlejoj redakti

Plaĝaj urboj redakti

Historio redakti

La kantono Los-Anĝeleso estas unu el la unuaj kantonoj de la usona ŝtato Kalifornio. Ĝi kreiĝis dum la jaro 1850. Partoj de la distrikta teritorio pli poste estis donataj al la najbaraj distriktoj San Bernardino (1853), Kern (1866) kaj Orange (1899).

Servoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

34° 10' 48" norde, 118° 15' 36" okcidente Mapo