Montgomery (Alabamo)

urbo de Alabamo en Usono

Montgomery estas urbo en Kantono Montgomery (Alabamo). Laŭ popolnombrado en 2000 la urbo havis 201 568 loĝantojn. Ĝi estas la ĉefurbo de Alabamo, ŝtato de Usono. Ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo de Konteo Montgomery.

Montgomery
urbo de Usono • ĉefurbo de ŝtato aŭ insula areo en Usono • kantona sidejo • urbego

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 200 603  (2020) [+]
Loĝdenso 479 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 22′ N, 86° 18′ U (mapo)32.3675-86.3Koordinatoj: 32° 22′ N, 86° 18′ U (mapo) [+]
Alto 73 m [+]
Areo 418,397389 km² (4 183 9.7 389 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Montgomery (Alabamo)
Montgomery (Alabamo)
DEC
Montgomery
Montgomery
Situo de Montgomery en Alabamo
Montgomery (Usono)
Montgomery (Usono)
DEC
Montgomery
Montgomery
Situo de Montgomery en Usono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montgomery, Alabama [+]
vdr

Montgomery estis nomita laŭ generalo Richard Montgomery, kiu mortis en la Usona Revolucia Milito provante kapti Kebekon (Kanado). Ĝi estis la unua ĉefurbo de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko. Ĝi situas ĉe la norda flanko de la Alabama Rivero.

D-ro Martin Luther King la 2-a gajnas nacian atenton por aferoj pri civitaj rajtoj dum sia tenado kiel pastoro de la Baptista Preĝejo de Dexter-Avenuo, du kvadratoj fore de la Ŝtata Ĉefa Konstruaĵo. En 1955 Rosa Parks iĝis heroino de civil-rajtoj, kiam ŝi rifuzis permesi al blankulo sidi en sia aŭtobusa seĝo. La reago al ŝia aresto komencis la bojkoton de la aŭtobusa sistemo de Montgomery, kiu devigis la urbon malapartigi la aŭtobusan sistemon. En 1965 marŝo por justeco organizita de D-ro King iris de Selma, Alabama al Montgomery.

Geografio redakti

Laŭ la Usona Oficejo de Popolnombrado, la urbo havas areon de 404,5 km². 402,4 km² de ĝi estas lando kaj 2,1 km² de ĝi estas akvo (0,52 % de ĝia tuta areo).