Kantono Sonoma

kantono en Kalifornio, Usono

La Kantono Sonoma - angle Sonoma County - estas kantono de Usono en la subŝtato Kalifornio. Ĝi situas norde de la Golfo de San-Francisko. Ĝia ĉefurbo estas Santa Rosa. La kantono estas parto de la urbega "Areo Golfo de San-Francisko". La vorto "Sonoma" venas el la lingvo de la Mivok-indianoj kaj tradukatas aŭ "valo de la luno" aŭ "lando de ĉefulo nazo".

Sonoma (Kalifornio)
Mapo
Mapo de Kalifornio kun Sonoma emfazita
Situo en Kalifornio
Situo de Kalifornio en Usono
Statistikaĵoj
Fondita 1850
Ŝtato Usono
Subŝtato  Kalifornio
Ĉefurbo Santa Rosa
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
4 580 km²
4082 km²
498 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2020:
 - Loĝdenso:

488 863
107 / km²
Horzono: pacifika tempo: UTC-8 /
somera tempo UTC-7
vdr

Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 488 863 personoj sur areo de 4 580 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 107 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun kantono Mendocino, kantono Lago, kantono Napa, kantono Solano kaj kantono Marin.

monto Hood kun vitejoj malfone


Ekonomio redakti

La kantono konatas pro sia vinproduktado kaj grandaj vitejoj. Aparte produktiĝas la vinspecoj Chardonnay, Cabernet Sauvignon kaj Pinot Noir, sed iom malplikvante ankaŭ Merlot kaj Zinfandel.

Turismo redakti

Unu el la plej pitoreskaj plaĝoj de Kalifornio estas la 17 mejlojn longa Sonoma Coast State Beach laŭlonge de la ŝtata ŝoseo 1 inter la loĝlokoj Kenner kaj Bodega Bay.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti