Malfermi la ĉefan menuon

Svislando dividiĝas en 26 kantonojn, kiuj estas jure la federaciaj ŝtatoj de la svisa konfederacio.

Enhavo

OrganizoRedakti

Ĉiu kantono havas propran konstitucion kaj aŭtoritatojn leĝodonan, plenuman kaj jurisdikcian. Ĉiu kantono havas ankaŭ unuĉambran parlamenton (kantona konsilio) kun inter 49 kaj 180 parlamentanoj. La kantona registaro konsistas el kvin aŭ sep membroj, depende de la kantono.

Kompetencoj de la svisaj kantonojRedakti

 
administra divido de Svislando

Publikaj aferoj, kiujn regulas nek la svisa konstitucio nek iu konfederacia leĝo, apartenas al la instanceco de la kantonoj. Al ili apartenas:

  • ŝtata organizo
  • lerneja sistemo
  • publika sano (parte)
  • plana kaj konstrua juroj (parte)
  • polico
  • tribunala regularo (parte)
  • civilprocesleĝaro
  • notaria regularo
  • kantona kaj komunuma impostaj regularoj

Ĉar la konfederacio havas kunrajtojn en multaj el tiuj kampoj, ofte ekestas instanceca konflikto.

Kantonoj povas cedi al siaj komunumoj certan aŭtonomecon, kies formo varias inter la kantonoj.

En du kantonoj (Glaruso kaj Apencelo) la civitanaro decidas en publika kunveno (landkomunumo) pri siaj kantonaj reprezentantoj kaj pri faktaj demandoj. En ĉiuj aliaj kantonoj ekzistas nur ordinaraj balotoj.

HistorioRedakti

En la historio de Svislando la rolo de la kantonoj pasis grandan evoluon. En la Svisa Ĵurkomunumo, kiu unue ek de 1291 konsistis el la tri prakantonoj (Urio, Ŝvico kaj Untervaldo aliĝis en la 16-a jarcento la urbaj ŝtatoj Zuriko, Berno, Lucerno, Zugo kaj la kampara kantono Glaruso, kiuj formis la Ok Malnovajn Lokojn. Al tiuj poste aliĝis pliaj kvin lokoj. Aliaj lokoj alvenis al Svislando per milita ekspansio. Ĝis la Helveta Revolucio en 1798 tiuj kantonoj fakte ne formis konfederacion sed lozan ligon de sendependaj ŝtatoj unuflanke kaj de komune kontrolataj kolonioj aliflanke. En la Helveta Respubliko sub la franca influo estis formita tuta serio de novaj kantonoj kiel la Kantono Linth, la Kantono Baden aŭ la Kantono Säntis. En la mediacia konstitucio post la malfondo de la Helveta Respubliko la plej multaj de tiuj malnovaj kantonoj denove malaperis. Dum estis fonditaj aliflanke novaj kantonoj kiel Kantono Sankt-Galo. Sian hodiaŭan formon Svislando ricevis per la kreo de la Svisa Konfederacio en la jaro 1848. En 1971 post longa disputo estis per secesio de Kantono Berno kreiita la plej juna svisa kantono, nome Kantono Ĵuraso.

Listo de la svisaj kantonojRedakti

ISO / aŭtokodo blazono kantono aliĝo ĉefurbo enloĝantoj
1
areo
2
enloĝantoj per km² – 3 komunumoj5 lingvoj
ZH   Zuriko 1351 Zuriko a12726001'272'600
(1)
a00017291'729
(7)
a0000729729
(3)
a0000171171 germana
BE   Berno 1353 Berno a0957100957'100
(2)
a00059595'959
(2)
a0000160160
(15)
a0000398398 germana, franca
LU   Lucerno 1332 Lucerno a0356400<356'400
(7)
a00014931'493
(9)
a0000238238
(9)
a000009797 germana
UR   Urio 1291 Altdorf a003510035'100
(24)
a00010771'077
(11)
a000003333
(25)
a000002020 germana
SZ   Ŝvico 1291 Ŝvico a0137500137'500
(17)
a0000908908
(13)
a0000150150
(16)
a000003030 germana
OW   Obvaldo * 1291 Sarno a003330033'300
(25)
a0000491491
(19)
a000006868
(22)
a00000077 germana
NW   Nidvaldo * 1291 Stans a003980039'800
(22)
a0000276276
(22)
a0000143143
(18)
a000001111 germana
GL   Glaruso 1352 Glaruso a003820038'200
(23)
a0000685685
(17)
a000005656
(23)
a000002727
3 (ekde 2011)
germana
ZG   Zugo
8
1352 Zugo a0106500106'500
(18)
a0000239239
(24)
a0000440440
(5)
a000001111 germana
FR   Friburgo 1481 Friburgo a0254000254'000
(11)
a00016711'671
(8)
a0000149149
(17)
a0000182182 franca, germana
SO   Soloturno 1481 Soloturno a0247900247'900
(12)
a0000791791
(16)
a0000313313
(7)
a0000126126 germana
BS   Bazelo Urba * 1501 Bazelo a0185600185'600
(15)
a000003737
(26)
a00050465'046
(1)
a00000033 germana
BL   Bazelo Kampara * 1501 Liestal a0266100266'100
(10)
a0000518518
(18)
a0000513513
(4)
a000008686 germana
SH   Ŝafhaŭzo 1501 Ŝafhaŭzo a007380073'800
(19)
a0000298298
(20)
a0000248248
(8)
a000003333 germana
AR   Apencelo Ekstera * 1513 Herisaŭ
4
a005260052'600
(21)
a0000243243
(23)
a0000217217
(12)
a000002020 germana
AI   Apencelo Interna *
13
1513 Apencelo a001520015'200
(26)
a0000173173
(25)
a000008787
(20)
a00000066 germana
SG   Sankt-Galo 1803 Sankt-Galo a0460000460'000
(5)
a00020262'026
(6)
a0000227227
(11)
a000008989 germana
GR   Grizono 1803 Koiro a0187800187'800
(14)
a00071057'105
(1)
a000002626
(26)
a0000208208 germana, romanĉa, itala
AG   Argovio 1803 Araŭo a0569300569'300
(4)
a00014041'404
(10)
a0000403403
(6)
a0000231231 germana
TG   Turgovio 1803 Fraŭenfeld a0234300234'300
(13)
a0000991991
(12)
a0000235235
(10)
a000008080 germana
TI   Tiĉino 1803 Bellinzona a0322300322'300
(8)
a00028122'812
(5)
a0000114114
(19)
a0000201201 itala
VD   Vaŭdo 1803 Laŭzano a0654100654'100
(3)
a00032123'212
(4)
a0000205205
(14)
a0000382382 franca
VS   Valezo 1815 Sion a0291600291'600
(9)
a00052245'224
(3)
a000005555
(24)
a0000158158 franca, germana
NE   Neŭŝatelo 1815 Neŭŝatelo a0168400168'400
(16)
a0000803803
(15)
a0000209209
(13)
a000006262 franca
GE   Ĝenevo 1815 Ĝenevo a0430600430'600
(6)
a0000282282
(21)
a00015201'520
(2)
a000004545 franca
JU   Ĵuraso 1979 Delemonto a006910069'100
(20)
a0000838838
(14)
a000008282
(21)
a000008383 franca
CH   Svislando 1291 Berno a74591007'459'100 a004128541'285 a0000174174 a00027732'773 germana, franca,
itala, romanĉa

Rimarkoj:

Inter krampoj ĉiam la rango.
1 stato: 31-a de decembro 2005. svisa Federacia Oficejo pri Statistiko
2 km²
3 enloĝantoj po km², Stand 2000
4 sidejo de la registaro kaj la parlamento, sidejo de la ĉefa juĝejo kaj la polico estas Trogen
5 stato: 1-a de januaro 2005
8 ĝis ĉi-tie: la ok malnovaj lokoj
13 ĝis ĉi-tie: la dek tri malnovaj lokoj
  • = duonkantonoj: duonkantonoj Ausserrhoden kaj Innerrhoden estigas kantonon Appenzell, Bazelo Kampara kaj Bazelo Urba formas kantonon Bazelo, Nidwalden kaj Obwalden formas Unterwalden.