Kanza
Kanza (ventaj homoj, ankaŭ Kav, Konca aŭ Kaza) estas nordamerika indiana popolo el la Siu-lingvofamilio, kiu vivis ĉe la rivero Kansaso kaj ĉe la rivero Saline en la nuna centra Kansaso. La angla loknomo Kansas estis unu el la angligoj de la franca transskribo Cansez (prononco kɑ̃ze) de la originala kką:ze. La urbo Kansasurbo en Misurio estis nomita laŭ la rivero, kiel estis poste la urbo Kansasurbo (Kansaso) kaj la subŝtato Kansaso.
Famaj Kanza-anojRedakti
- La nura nordamerika indianoj, kiu iam iĝis vicprezidento de Usono estis Charles Curtis sub Herbert Hoover (1929–1933). Lia patrino estis Kanza-o.
- La usona ĵaza saksofonisto, kantisto kaj komponisto Jim Pepper (1941-1992) devenis de la indianaj popoloj Kanza kaj Maskoka.
- La 23-an de aprilo 2000 mortis la lasta pursanga Kanza-o, William A. Mehojah.
Eksteraj ligilojRedakti
- Official Kanza-Nacio retejo (angle)
- Kanza-lingvo-projekto Arkivigite je 2014-05-22 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- Rootsweb Kanza artikolo Arkivigite je 2004-10-17 per la retarkivo Wayback Machine (angle)