Kapacitanco - atributo de duo de konduktiloj aŭ de unu konduktilo, kiu priskribas ilian povecon kapaciti ŝargon. Por ĝi kutime estas uzata litero "C". Ĝi estas mezurita en faradoj (simbolo F).

La elektroteknikaj elementoj, kiuj posedas kapacitancon nomiĝas kondensatoroj kaj ankaŭ kapacitiloj [1]. Kutime tiaj elementoj estas sistemoj de platduoj disigitaj unu de la alia sur la tuta amplekso de ilia surfaco per izolanta medio maldika.

-Por duo de konduktiloj kapacitanco estas:

kie Q estas ŝargo, V estas tensio inter la konduktiloj ;

kiam inter la konduktiloj estas tensio V en unu konduktilo estas ŝargo Q, en la alia estas ŝargo minus Q.

Konsideru konduktilojn kiuj estas samaj, ebenaj, paralelaj kaj proksimaj unu al la alia, kun dielektriko inter ili,

kie

S - areo de ĉiu el la konduktiloj;
d - distanco inter la konduktiloj;
ε - (relativa) dielektra permeableco de medio inter la konduktiloj;
ε0 - elektra konstanto.

Laŭ la difino de elektra tensio kiu kreas elektran kampon E:

kaj laŭ la gaŭsa leĝo:

do konduktanco inter ili estas:


-Por unu konduktilo kapacitanco estas

kie Q estas ŝargo en la konduktilo, V estas elektra potencialo de la konduktilo.

Se la konduktilo estas globo, do konduktanco de ĝi estas

kie R - radiuso de la konduktilo.

Simpla demonstro estas konsideri ke la surfaco estas la surfaco de la sfero

(), kaj la distanco estas la radiuso () .

Notoj kaj referencoj

redakti
  1. Pro la faktoj, ke rezistanco rilatas al "rezistilo", induktanco rilatas al "induktilo", do logike pri kapacitanco endas uzi la neologismon "kapacitilo".

Vidu ankaŭ

redakti