Malfermi la ĉefan menuon

Kapdoloro

doloro en kapo

Kapdoloro estas doloro en iu ajn regiono de la kaponuko. Ĝi povas esti simptomo de pluraj diversaj malsanoj. La medicina faktermino estas cefalgio (el la greka: κεφαλων (kefalon) „kapo“ kaj αλγος (algos) „doloro“).

Virino suferanta kapdoloron.

Cerba histo mem ne estas sentema; sed multaj aliaj organoj kaj regionoj de la kapo posedas ricevantojn por transdoni dolorsenton. Origino de la doloroj povas esti ekzemple la periosto de la kranio, muskoloj, nervoj, arterioj kaj vejnoj, okuloj, oreloj kaj sinusoj. Ekzistas kelkaj malsamaj klasifiksistemoj por kapdoloroj. La plej vaste agnoskita sistemo estas tiu de la Internacia Asocio pri Kapdoloroj (International Headache Society). Kapdoloro estas nespecifa simptomo, kio signifas, ke ĝi havas multajn eblajn kialojn.

Kapdoloroj apartenas al tiuj simptomoj, kiuj tre oftas. Oni kutime povas kuraci simplan kapdoloron per senpreskriba analgezio kiel aspirino, paracetamolo, ibuprofeno. Tamen, iuj kapdoloroj devigas alian taŭgan kuracadon.

EpidemiologioRedakti

Ĉirkaŭ 64-77% el la homoj havas kapdoloron dum iu momento en siaj vivoj. Dum ĉiu jaro, averaĝe, 46-53% de homoj havas kapdolorojn.[1][2] La plej multaj el tiuj kapdoloroj ne estas danĝeraj. Nur ĉirkaŭ 1-5% el la homoj irantaj al la urĝejo pro kapdoloroj havas iun gravan malsanon.

 
Ofteco de migreno laŭ landoj- Monda Organizaĵo pri Sano (WHO) 2004.

Oni kalkulis, ke en la Eŭropa Unio kapdoloroj kaj iliaj sekvoj ĉiun jaron kostas proksimume 20 miliardojn da eŭroj; averaĝe ĉiu dungito forestas de laboro 1,2 tagojn/jaro pro kapdoloroj[3].

Pli ol 90% de kapdoloroj estas primaraj kapdoloroj.[4] La plej ofta tipo el tiuj primaraj kapdoloroj estas la tensia kapdoloro.[1] La plejmulto de homoj kun tensia kapdoloro havas "epizodan" kapdoloron, kiu aperas dum kelkaj horoj kaj poste malaperas. Nur 3,3% de plenkreskuloj havas t.n. kronikajn tensiajn kapdolorojn, kun kapdoloroj aperantaj dum pli ol 15 tagoj en monato.

Ĉirkaŭ 12-18% de homoj en la mondo havas migrenon.[1] Pli da virinoj ol viroj suferas de migreno (en Eŭropo kaj Nordameriko, 5-9% de viroj spertas migrenon, rilate al la elcentaĵo de 12-25% inter virinoj).

Seria kapdoloro (angle: cluster headache) estas relative rara. Ĝi koncernas nur 1-3 el 1000 homoj en la mondo. Seria kapdoloro estas proksimume trifoje pli ofta ĉe viroj ol ĉe virinoj.

KaŭzojRedakti

Ekzistas pli ol 200 difinitaj specoj de kapdoloroj. Kelkaj estas sendanĝeraj kaj aliaj estas vivminacaj. La kuracista decido, ĉu kromaj testoj necesas, kaj pri kiu terapio estas la plej efika, baziĝas sur la detala priskribo de la kapdoloro kaj sur la rezultoj dum neŭrologia ekzameno.

Primaraj kaj sekundaraj kapdolorojRedakti

 
Seria kapdoloro (The Cluster Headache), desegno de J. D. Fletcher.

Kapdoloroj estas ĝenerale klasifikitaj kiel "primaraj" aŭ "sekundaraj". Primaraj kapdoloroj estas sendanĝeraj, ripetiĝantaj kapdoloroj ne kaŭzitaj de iu organa malsano aŭ strukturaj problemoj. Oni povus diri, ke la kapdoloro mem estas la malsano. Ekzemple, migreno estas speco de primara kapdoloro. Kvankam primaraj kapdoloroj povas kaŭzi fortan doloron kaj malbonigi la ĉiutagan vivon, ili ne estas danĝeraj. Sekundaraj kapdoloroj ekestas subaze de iu malsano, kiel infekto, kapvundo, vaskulaj malsanoj, cerbsangado aŭ tumoroj. Depende de tiu specifa kaŭzo ili povas esti aŭ danĝeraj aŭ sendanĝeraj. Certaj atentigaj simptomoj, la tielnomataj „ruĝaj flagoj“, indikas, ĉu kapdoloro povas esti danĝera: ekzemple se ĝi estas akompanata de neŭrologiaj simptomoj kiel ŝanĝiĝo de la konscio, malfortiĝo de membroj, problemoj kun ekvilibro, perturboj de vidkapablo.

Primaraj kapdolorojRedakti

Ĉirkaŭ 90% el ĉiuj kapdoloroj apartenas al la primaraj kapdoloroj. Tiuj kutime aperas la unuan fojon en vivo, kiam homoj aĝas inter 20 kaj 40 jarojn. La plej oftaj specoj de primaraj kapdoloroj estas migreno kaj tensiaj kapdoloroj.[5] Ili havas malsamajn karakterizaĵojn.

Tensia kapdoloro havas dumvivan prevalencon de inter 30-80% de la homoj.[6] Ne estas hereda malsano, tamen se unuagrada parenco suferas de tensia kapdoloro, la risko evoluigi ĝin estas proksimume trifoje pli alta ol ĉe aliaj personoj. Tensiaj kapdoloroj kutime prezentiĝas kun ne-pulsanta premo tutkapa, kvazaŭ tro mallarĝa bendo konstriktas la kapon. Ĝi kutime ne estas akompanata de kromaj simptomoj, laŭ la kriterioj rajtas maksimume esti samtempe aŭ trosentemo kontraŭ relative fortaj lumo aŭ kontraŭ relative laŭtaj sonoj. Oni distingas la epizodan formon (en unu monato 15 tagoj kun kapdoloro, dum pli ol tri monatoj; la unuopa epizodo daŭras inter 30 minutoj kaj 7 tagoj) de la kronika formo (pli ol 15 tagoj de la monato dum pli ol tri monatoj, kapdoloro preskaŭ daŭra).

 
tipa vida aŭro ĉe migreno

Migreno tipe prezentiĝas kun pulsa, mez-forta aŭ forta doloro, ofte (sed ne nepre) unuflanke de la kapo, kaj povas esti akompanata de naŭzo, vomemo, fotofobio (trosentemo kontraŭ lumo) kaj/aŭ fonofobio (trosentemo kontraŭ sono). Ofte la migrenon antaŭsimptomoj (prodromoj) antaŭiras horojn aŭ eĉ tagojn antaŭ la atako.[6] Ili povas esti ekstrema apetito, malbona apetito, troaktiveco, ŝanĝoj de emocio. La migrenoatako mem sen medikamentoj daŭras 4-72 horojn. Ĝi povas krome komenciĝi per tielnomata aŭro, daŭranta inter 10 minutoj ĝis 1 horo. La aŭro konsistas plej ofte el vidperturboj kaj/aŭ el neŭrologiaj simptomoj, kiuj komplete foriras poste.

Ekzistas pluraj diversaj formoj de migreno, kelkaj el ili genetikaj. Ĉe unu el la formoj la paciento sentas nur la aŭron sen disvolvi poste la kapdoloron („migreno sen migreno“).[7]

Aliaj pli raraj specoj de primaraj kapdoloroj inkludas[8]:

 
La triopa nervo kaj ligitaj aĵoj en la kapo.
  • Kapdoloroj kun aŭtonoma afekcio de la triĝemela nervo
    • seria kapdoloro: epizodoj de 15-180 minutoj de fortega doloro, ĉiam unuflanka kaj sur la sama flanko de la kapo, kutime ĉirkaŭ (aŭ „malantaŭ“) unu okulo, akompanata de aŭtonomaj simptomoj (larmigado, ruĝa okulo, nazŝtopiĝo, ŝvitado sur la sama flanko de la vizaĝo). Ĝi okazas ĉiutage dum pluraj tagoj sinsekvaj, kaj ĉiam dum la pli-malpli sama horo.
    • SUNCT-sindromo (el la angla: „Shortlasting, unilateral neuralgiforme headache attacks with conjunctival injection and tearing“, t.e. mallongdaŭraj, unuflankaj, neuralgiecaj atakoj de kapdoloro akompanata de konjunktiva ruĝiĝo kaj larmado): la simptomoj similas al tiu de la seria kapdoloro, sed estas multe pli mallongdaŭraj. La SUNCT-sindromo estas tre rara kaj preskaŭ nur trafas virojn (rilato virinoj: viroj estas 1:17).
    • kronika paroksisma hemikranio: la simptomoj similas al tiuj de la seria kapdoloro, sed la atakoj daŭras nur 2 ĝis 30 minutojn. La plej taŭga medikamento estas indometacino.
    • hemikranio kontinua: unuflanka kapdoloro restanta dum horoj aŭ eĉ tagoj. Hemikranio kontinua povas esti mildigita per indometacino.
 
La cerba trunko rozkolore markita en grafikaĵo pri la homa cerbo. Latinsciencaj priskriboj.
  • neŭralgio de la triĝemela nervo: fulmrapide akriĝanta, mallongdaŭra doloro de unu flanko de la vizaĝo. Koncernas regionon ennervigitan de unu el la tri branĉoj de la triĝemela nervo kaj ne ŝanĝas la lokon. La neŭralgio de la triĝemela nervo tamen povas ankaŭ esti sekundara, se ekzistas lezo ĉirkaŭ la triĝemela nervo kiel tumoro kaj aliaj, aŭ en la regiono de la cerba trunko ekzemple pro multloka sklerozo.
  • primara ponarda (glacipioĉa) kapdoloro: ripetiĝantaj epizodoj de ege forta doloro kiel "trafita de glacipioĉo" dum 1 sekundo ĝis pluraj minutoj sen aŭtonomaj simptomoj (kiel larmigado, ruĝa okulo, nazŝtopiĝo). Tiuj kapdoloroj povas esti traktitaj per indometacino.
  • primara tuskapdoloro: komenciĝas subite ĝis minutojn post forta tusado, ridado, ternado k.s. kaj daŭras dum sekundoj ĝis 30 minutoj. Gravaj malsanoj (vidu la atentigilojn por sekundaraj kapdoloroj) devas esti forigitaj kiel ebla kaŭzo, antaŭ ol la diagnozo de "benigna" primara tuskapdoloro povas esti metita.
  • primara fortostreĉa kapdoloro: pulsa kapdoloro, kiu komenciĝas dum aŭ post sporta aktivado, daŭrante dum 5 minutoj ĝis 48 horoj. La mekanismo malantaŭ tiuj kapdoloroj estas neklara, eventuale streĉo kaŭzas dilaton de vejnoj en la kapo. Tiujn kapdolorojn oni povas eviti, se oni nur iom post iom pligrandigas la fortostreĉon. Ili povas esti traktataj per medikamentoj kiel ekzemple indometacino.
  • primara dumseksuma kapdoloro: obtuza doloro komenciĝanta en kapo kaj nuko dum seksa agado, kiu malpliboniĝas dum orgasmo. Ĉar kapdoloroj, kiuj komenciĝas dum orgasmo, povas rilati al subaraknoida hemoragio, oni nepre forigu tiujn gravajn kaŭzojn, kiam ili aperas la unuan fojon. Farmaciaĵoj kiel ekzemple propranololo kaj diltiazemo povas esti helpaj.
  • dumdorma kapdoloro (angle: hypnic headache): mezforta tutkapa doloro, kiu komenciĝas kelkajn horojn post emdormiĝo kaj daŭras 15-240 minutojn. La kapdoloro povas ripetiĝi plurajn fojojn dum nokto. Dumdorma kapdoloro aperas kutime ĉe virinoj ĉirkaŭ la 60a vivjaro. Ĝi plibonigeblas per kafeinolitio.
  • kapdoloro pro malvarmo („proglaciaĵa kapdoloro“, angle: icecream-headache)
  • tondrobata kapdoloro
  • monerforma kapdoloro kiam oni sentas ke la doloriga areo estas pli malpli tiom granda kiom monero; foje eĉ oni uzas premon per monero almenaŭ por sentigi ties elmetalan malvarmecon kiel provizora klopodo de rimedo.

Sekundaraj kapdolorojRedakti

Kapdoloroj povas esti kaŭzataj de perturboj de la kapaj aŭ nukaj organoj. Kelkaj el tiuj ne estas danĝeraj, kiel ekzemple cervikogena kapdoloro (doloro ekestiĝanta de la nukaj muskoloj), aliaj estas vivminacaj. Permedikamenta kapdoloro povas ekesti pro troa uzado de kontraŭdoloraj piloloj kiel triptanoj, opioidoj aŭ ne-steroidaj antireŭmiloj (NSAR), paradokse kaŭzantaj plimalbonigadon de kapdoloroj.

Pliaj tipoj de sekundaraj kapdoloroj estas[8]:

  • Posttraŭmata kapdoloro: oni distingas inter akuta kapdoloro tuj post la traŭmato kaj daŭra kapdoloro, kiu povas persisti dum semajnoj kaj jaroj post la traŭmato. Akcidentoj, el kiuj povas postsekvi posttraŭmata kapdoloro estas krania kontuzo, kraniotomio (operacio de la kapo kun forpreno de parto de la osto) distordo de la kola vertebraro.
  • Kapdoloro pro ne-infektaj inflamoj: Kelkaj aŭtoimunaj malsanoj kiel sarkoidozo povas trafi ankaŭ la meningojnvaskulojn kaj tiel kaŭzi dolorojn. Ofta malsano inter ili estas la tempia arteriito: inflama malsano de la muroj de mezgrandaj arterioj ĉe maljunuloj (averaĝa aĝo de 70 jaroj) kun febro, kapdoloro, dolorigaj tempioj kaj ne palpebla pulso en la tempiaj arterioj. Ĝi estas relative ofte ligita kun reŭmatisma polimialgia.
 
Streptococcus pneumoniae- A, nome bakterio kiu okazigas meningiton.
  • Meningito: infekto de la meningoj kiu prezentiĝas kun febro kaj meningismo.
  • Kapdoloro pro malsanoj de aliaj partoj de la kapo: sinusito, otito aŭ inflamo de la dentoj k.a. povas kaŭzi kapdolorojn, same kiel kelkaj malsanoj de la okuloj, ekzemple la akuta glaŭkomo kun fermita angulo (altigita premo en la okulglobo): kapdoloro kiu komenciĝas per okuldoloro, nebuleca vidaĵo, akompanata de naŭzo kaj vomemo. Dum kuracista ekzameno, la persono havos ruĝan okulon kaj ne-adapteblan, meze larĝan pupilon.
  • Kapdoloro kaŭzata de vaskula problemo de cerbo aŭ nuko: Al tiu grupo apartenas kelkaj de la plej danĝeraj formoj, kiel kapdoloro pro subaraknoida hemoragio (akuta, severa kapdoloro, rigida kolo sen febro), pro aliaj sangadoj ene de la kranio (enkrania hemoragio), pro krevita aneŭrismo, arteriovejna misformiĝo.
  • Kapdoloro pro tro alta aŭ tro malalta premo de la cerbospina likvo: tro malalta premo de la cerbospina likvo povas esti postsekvo de likvopunkcio aŭ povas ekesti spontane. Tro alta premo povas esti kromefiko de toksa, metabola aŭ hormona perturbo de la korpo, sed ankaŭ povas aperi kiel cerba pseŭtdotumoro (benigna enkrania hipertensio).
  • Kapdoloro pro cerba tumoro: obtuza, kutime ne tre forta kapdoloro, malboniĝanta pro fortostreĉo aŭ ŝanĝo en pozicio, eventuale akompanata per naŭzo kaj vomado kaj problemoj de la vidkapablo.
  • Kapdoloro ekigita de iu substanco aŭ pro la manko de iu substanco: ĉiutagaj substancoj kiel glutamato en manĝaĵoj, histamino, sed ankaŭ drogoj kiel alkoholo, kokaino aŭ medikamentoj (ekzemple nitratoj, kiuj altigas la kvanton de nitritoksido) povas kaŭzi kapdolorojn. Se oni regule trinkis kafeinhavajn trinkaĵojn kaj subite detenas sin de tio, ankaŭ ĝi povas rezultigi kapdolorojn.
  • Kapdoloro ekigita pro troa insolacio: aŭ sun-frapo.

DiagnozoRedakti

Por bone distingi la pli ol 200 diversaj formoj de kapdoloroj, la kuracisto devas unue detale pridemandi la pacienton. Al la anamnezo de kapdoloroj apartenas la demandoj pri ofteco, daŭro, karakterizaĵoj, loko kaj intenseco de la doloro. Krome gravas ekscii akompanantajn simptomojn, faktorojn kiuj povas provoki aŭ plibonigi la ekeston, kaj ekhavi ĝeneralajn informojn pri la vivostilo same kiel pri la uzado de medikamentoj, drogoj, alkoholo kaj tiel plu.

Dua paŝo estas korpa kaj neŭrologia ekzamenado por malkovri eventualajn aliajn simptomojn kaj signojn, kiujn la paciento mem eble ankoraŭ ne rimarkis. La plejmulto de la kapdoloroj povas jam esti diagnozataj post tiuj du paŝoj.

Se ekzistas duboj, la kuracisto devas decidi ĉu kromaj ekzamenoj necesas:

Atentigaj simptomoj („Ruĝaj flagoj“)Redakti

 
Can't Concentrate: 14/365 (manko de koncentrokapablo), fotografio de Sasha Wolff.

Distingi inter malalt-riskaj, benignaj kapdoloroj kaj la danĝeraj kapdoloroj povas esti defie, ĉar la simptomoj ofte estas similaj.[9] Kapdoloroj, kiuj estas eventuale danĝeraj, postulas pliajn laboratoriajn testojn kaj cerban bildigon por diagnozi.

La Usona Kolegio por Kuracistoj por urĝaj kazoj (American College of Emergency Physicians) publikigis jenajn kriteriojn por malalt-riskaj kapdoloroj [10]:

  • aĝo de paciento pli juna ol 30 jaroj
  • ecoj karakterizaj por primara kapdoloro
  • antaŭhistorio de simila kapdoloro
  • neniu ŝanĝo de ties karakterizaĵoj
  • neniuj nenormalaj rezultoj dum neŭrologia ekzameno
  • neniuj altriskaj kromaj malsanoj (kiel ekzemple HIV)

Kelkaj karakterizaĵoj igas pli verŝajne, ke la kapdoloro ŝuldiĝas al eble danĝeraj sekundaraj kialoj, kiuj povas esti vivminacaj aŭ kaŭzi longperspektivan difekton. „Ruĝaj flagoj“, do atentigaj cirkonstancoj, kiuj devas pensigi la kuraciston pri eventuale danĝeraj sekundaraj kaŭzoj, estas aliflanke:

  • subita komenco
  • aĝo de paciento pli alta ol 40 jaroj
  • krome febro aŭ malplipeziĝo
  • kroma grava malsano (kiel HIV-infekto aŭ antaŭhistorio de kancero)
  • neŭrologiaj simptomoj (kiel ŝanĝiĝo de konscio, hemiparezo, ataksio, hemianopsio, afazio)[11]
  • antaŭa traŭmato
  • kapdoloro pliiĝanta en intenseco
  • edemo de la okula papilo

TerapioRedakti

 
Malnova reklamaĵo por kuracilo kontraŭ kapdoloro.

Sekundaraj kapdolorojRedakti

Por la terapio de sekundaraj kapdoloroj necesas traktado de la baza kaŭzo. Ekzemple, persono kun meningito ricevos antibiotikojn. Persono kun cerba tumoro depende de la specifa situacio bezonas kirurgion, kemioterapion kaj/aŭ cerban radiadon.

Primaraj kapdolorojRedakti

Pro la multeco de diversaj sindromoj ankaŭ la terapioj estas multaj.

MemterapioRedakti

El la plantaj substancoj, plej bone konata kaj kun efiko per esploroj pruvita estas la oleo de mento. Oni povas apliki ĝin ekstere per guteto al la tempioj. Ĝi estas uzebla ekde la aĝo de 6 jaroj kaj ankaŭ dum gravedeco.

Inter la industrie produktitaj substancoj la ne-steroidaj antireŭmiloj (NSAR) estas la plej taŭgaj. Plej konataj estas acetilsalicila acido (aspirino, ASS), paracetamolo kaj ibuprofeno. Tamen indas la konsilo de kuracisto por eviti reciprokajn influadojn kun aliaj medikamentoj, kaj krome oni devas atenti ne tro ofte preni la medikamenton por eviti la permedikamentan kapdoloron.

MigrenoRedakti

 
Unu el internacie plej konataj rimedoj kontraŭ migreno estas analgeza kuracilo aspirino.

La kapdoloro de migreno povas esti tre forta kaj la atako daŭras 4 ĝis 72 horojn, pro tio pacientoj kun migreno dum la atako ofte bezonas medikamenton. Farmaciaĵoj por helpi kontraŭ komenciĝanta aŭ jam estanta atako apartenas ĉefe al du grupoj: ne-steroidaj antireŭmiloj, ofte kombinitaj kun kontraŭvomigiloj, kaj la tielnomataj triptanoj.

Depende de la ofteco de migrenoatakoj, kelkaj homoj bezonas krome preventilon. Por profilakto estas uzataj beta-blokilojn, flunaricino (calcio-antagonisto) kaj pluraj kontraŭepilepsiaj medikamentoj. Nova grupo de preventaj medikamentoj oficiale aprobanta unue en 2018 efikas laŭ la signalvojo de CGRP (angle: calcitonine-gene-related peptide, peptido rilatanta al la kalcitonino-geno).

Krome la ofteco de migreno povas esti plibonigita per vivostilaj ŝanĝoj, kiel regula dormado, evito de certaj ekigaj substancoj en la manĝaĵo, elteneblaj sportoj, aplikado de progresa muskolmalstreĉado laŭ Jacobson, kaj aliaj.[6]

Tensia kapdoloroRedakti

Ankaŭ kontraŭ la estantaj atakoj de tensia kapdoloro oni povas uzi ne-steroidajn antireŭmilojn; ili kutime sufiĉas por forigi la doloron. La intenseco de la doloro ĉe tensia kapdoloro tamen kutime ne estas tre forta, pro tio ofte ankaŭ sufiĉas, se oni povas iom resti kaj malstreĉiĝi.

Se la tensia kapdoloro oftas pli ol 10 tagoj dum ĉiu monato por pli ol 3 monatoj, tiam utilas preventilo. Por profilakto estas rekomendataj la triciklaj kontraŭdeprimiloj (amitriptilino, doksepino) aŭ mirtazapino.[6]

Seria kapdoloroRedakti

La plej efika terapio kontraŭ akuta atako de seria kapdoloro estas la enspirado de 100% oksigeno dum 15-20 minutoj. Alternativo estas la triptanoj.

Por finigi la serion la ĉefe rekomendataj medikamentoj estas verapamilo aŭ litio. Aliaj medikamentoj kiel kontraŭepilepsiaj medikamentoj povas esti uzataj, se la unua ne efikas.

InfanojRedakti

Ĝenerale, infanoj povas suferi de la samaj specoj de kapdoloroj kiel plenkreskuloj, sed la ofteco estas iom malsama kaj la simptomoj ĉe infanoj ankaŭ povas varii. La diagnoza aliro al kapdoloro ĉe infanoj estas simila al tiu ĉe plenkreskuloj. Tamen, junaj infanoj eble ne povas bone priskribi kaj difini sian doloron.[12]

HistorioRedakti

 
Pruvo de kraniotomio jam en epoko de neolitiko.

El antikvaj dokumentoj evidentas, ke jam antaŭ multaj jarcentoj homoj suferis pro kapdoloroj kaj multe pripensis, kiel oni povas kuraci ilin.

Antikvaj epokojRedakti

La konceptoj pri la kaŭzoj tamen tre malsamis de la nuntempaj; malsanoj tiam ĝenerale estis atribuitaj al la agado de spiritoj kaj malbonvolaj dioj. Hipokrato en la 4a jarcento a.K. opiniis, ke kapdolorojn kaŭzas venenaj vaporoj, kiuj leviĝis el la hepato[13]. Li rekomendis terapion per hirudoj kaj ke en ekstremaj okazoj oni malfermu la kranion. Malfermadon de la kapo (kraniotomion) jam uzis la homoj dum la ŝtonepoko, sed oni ne scias certe, ĉu por kuraci kapdoloron. La unua konata kuracista priskribo de migrenoatako estas verŝajne de Areteo de Kapodokio kaj originas el la 1. jarcento[3].

Moderna medicinhistorioRedakti

 
Karikaturo de 1819 de George Cruikshank kiu priskribas kapdoloron.

La unua registrita klasifiksistemo kiu similas la modernajn estis publikigita fare de Thomas Willis, en De Cephalalgia en 1672. En 1787 Christian Baur ĝenerale dividis kapdolorojn en idiopatajn (primaraj kapdoloroj) kaj simptomajn (sekundaraj), kaj difinis 84 kategoriojn[14]. Ĉiuj tiuj sistemoj tamen ne estas vaste uzataj kaj ne normigis la diagnozojn laŭ objektivaj kriterioj.

En la jaro 1962 la Nacia Instituto pri Sano (National Institute of Health) unuan fojon publikigis klasifiksistemon, kiu estis uzata en multaj landoj ankaŭ ekster Usono. Tamen ankaŭ ĝi ankoraŭ difinis la kapdolorojn en maniero, kiu lasis grandan spacon al la interpretado de la kuracisto. Multaj difinoj enhavis nociojn kiel „ofte“, „ĝenerale“, sed nenie oni difinis, ĉu iu simptomo estas nepra por la diagnozo, aŭ kiom da el aro simptomoj estas bezonataj por meti certan diagnozon[3].

Post la fondaĵo de Internacia Asocio pri Kapdoloroj (International Headache Society) en 1982 oni starigis la unuan klasifiksistemon kun laŭeble plej objektivaj kriterioj en 1988.

Kapdoloro laŭ la tradicia ĉina medicinoRedakti

KaŭzojRedakti

Inter la eksteraj, klimataj faktoroj, la plej oftaj estas vento kaj humideco. Ili kaŭzas ofte tre akutan kaj tre fortan doloron, eventuale kun rigideco de la nuko.

La kaŭzo de pli kronikaj kapdoloroj kutime estas internaj faktoroj. Ĝenerale oni povas diagnozi ilin rilate la involvitajn ĝinlŭojn (meridianojn) aŭ rilate la organojn. Kelkfoje, precipe kiam la simptomoj ekzistas longe, la perturbo koncernas pli ol unu organo.

Oni distingas[15]:

  • akran, pulsantan kapdoloron en la flankoj de la kapo aŭ en la tempioj: la involvita meridiano estas la galvezika kaj la kaŭzoj estas leviĝanta hepato-jango, hepato-fajro aŭ hepato-vento. Leviĝanta hepato-jango kaj muko kaŭzas proksimume 70% el la kapdoloroj.
  • kapdoloron en la malantaŭa parto de la kapo: estas la loko de la vezika meridiano. Ofta kaŭzo estas rena malforto.
  • fruntan kapdoloron: ĝi ligiĝas ofte al la stomako. Se ĝi estas obtuza, ĝi indikas stomakan malforton; se ĝi estas akra, ĝi indikas stomakan varmon. La reteno de muko aŭ humido estas ofta kaŭzo kaj povas krome rezulti senton de duonsvenon kaj kapturnon.
  • kapdoloron ĉirkaŭ la verto, kiu estas obtuza kaj pliboniĝas kiam la paciento kuŝiĝas. La interna parto de la hepata meridano kuras tra tiu loko. Ofta kaŭzo estas, ke pro manko la hepata sango ne povas atingi tiun punkton. Pli maloftaj kaŭzoj povas esti leviĝanta hepato-jango (kun akra doloro), aŭ manko de cio aŭ sango ĝenerale.
  • tutkapan doloron: plej ofte por manko de rena jino aŭ manko de rena esenco.

DiagnozoRedakti

Bona diagnozo ankaŭ en la ĉina medicino dependas de zorga anamnezo kaj ekzameno. Dum la intervjuo la kuracisto devas demandi pri la loko kaj la tipo de la doloroj. Tre gravas, kiuj faktoroj plibonigas aŭ malplibonigas la simptomojn, ĉar el la reago de la korpo al varmo/malvarmo, vetero, emocioj, aktiveco/trankvilo, manĝokutimoj, kaj la tempo de la tago, kiam la kapdoloroj aperas, la ĉina kuracisto povas dedukti la kaŭzon. La korpa ekzameno inkluzivas la rigardon de la lango kaj la palpadon de la pulso kiel gravaj indikiloj.

TerapioRedakti

La terapio de kapdoloroj ampleksas dieton, ĉinajn farmaciaĵojn, akupunkturon kaj ĝeneralajn konsilojn rilate la vivostilon depende de la trovita kaŭzo.

En artoRedakti

 
La krio de Edvard Munch (1893), kiu inspiris la 20a-jarcentajn ekspresionistojn. Ĉu la temo estas krio, reago kontraŭ krio aŭ bruo, reago kontraŭ kapdoloro?

Insolación (Sunfrapo) (1889) estas romano de la hispana verkistino Emilia Pardo Bazán kie aperas virino kiu ĝuas popularan feston kie suno, manĝo kaj drinkado kontribuas al la ĥaosa situacio de specifa amafero. Granda parto de la romano priskribas per terminoj sufiĉe ĝustaj la simptomoj de la kapdoloro.

La krio estas la populara nomo donita al ĉiu el la kvar versioj de komponaĵo, kreita kiel pentraĵoj kaj paŝtelaĵoj, de norvega ekspresionista artisto Edvard Munch inter 1893 kaj 1910. Dekomence la popola kompreno interpretis la pentraĵon kiel priskribo de iu kiu krias. Poste laŭ la origina titolo Der Schrei der Natur (La krio de la naturo) oni komprenas, ke la protagonisto reagas al bruo aŭ krio. Ĝi klopodas ŝtopi la orelojn per movo simila al klopodo por evitado de kapdoloro.[16]

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Stovner, LJ; Andree, C (2010) "Prevalence of headache in Europe: A review for the Eurolight project." Journal of Headache Pain. 11(4): 289-299. doi:10.1007/s10194-010-0217-0 PMC 2917556 PMID 20473702
  2. Manzoni, GC; Stovner, LJ, J (2010). " Epidemiology of headache". Handbook of Clinical Neurology. Handbook of clinical neurology. 97: 3-22. COI: 10.1016/s0072-9752 (10) 97001-2. PMID 20816407.
  3. 3,0 3,1 3,2 Göbel, H. Die Kopfschmerzen: Ursachen, Mechanismen, Diagnostik, Therapie. Springer-eldonejo, 2012
  4. Kunkel, Robert S. (2010-08-01 ). " Headache ". Disease Management Project: Publications. Cleveland Clinic .
  5. Clinch C. Ĉapitro 28. Evaluation & Management of Headache - CURRENT Diagnosis & Treatment in Family Medicine, Third Edition (Lange Current Series): Jeannette E. South-Paul, Samuel C. Matheny, Evelyn L. Lewis. McGraw-Hill. 2011. ISBN 9780071624367
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Hufschmidt, A. & Lücking, C. H. (eld.) Ĉapitro 2.25 Kopf- und Gesichtsschmerzen. Neurologie Compact, Georg Thieme-eldonejo, Stuttgart/New York. 2006
  7. Poeck, K. & Hacke, W. Ĉapitro 16. "Kopfschmerzen und andere Gesichtsneuralgien" en Neurologie. Springer Medizin Verlag, Heidelberg 2006
  8. 8,0 8,1 https://www.ihs-klassifikation.de/de/
  9. Abrams, Bm (2013). " Faktoroj kiuj kaŭzas konzernon ". Med Clin N-Am 97 (2): 225-242. COI: 10.1016/j.mcna.2012.11.002. PMID 23419623.
  10. American College of Emergency Physicians (2002). „Clinical policy: critical issues in the evaluation and management of patients presenting to the sukurejo with acute headache". Ann Emerg Med 39 (1 ): 108-122 . doi : 10.1067/mem.2002.120125.
  11. Smetana Gw. Ĉapitro 9 "Headache“ En: Henderson MC, Tierney LM, Jr. , Smetana GW. The Patient History: An Evidence-Based Approach to Differential Diagnosis. New York, NY: McGraw-Hill; 2012.
  12. Rothner, AD (Jun 1995). "The evaluation of headaches in children and adolescents.". Seminars in pediatric neurology 2 (2): 109-18. COI: 10.1016/s1071-9091 (05) 80021-x. PMID 9422238.
  13. https://www.wissen.de/aus-der-geschichte-der-kopfschmerztherapie
  14. Levin, Morris.; Baskin, Steven M.; Bigal, Marcelo E. (2008). Comprehensive Review of Headache Medicine. Oxford University Press. ISBN 0195366735.
  15. Maciocia, G., ĉapitro 1 „Kopfschmerzen“. Praxis der chinesischen Medizin. Krankheiten behandeln mit Akupunktur und chinesischen Arzneimitteln. Urban & Fischer, Munkeno, 2010, ISBN 9783437584718
  16. Una nueva teoría sobre el cuadro 'El grito' de Edvuard Munch concluye que en realidad no grita 20 minutos, alirita la 22an de aprilo 2019.

Bibliografio en diversaj lingvojRedakti

  • Alfons Hugger, Hartmut Göbel, Markus Schilgen (eld.): Gesichts- und Kopfschmerzen aus interdisziplinärer Sicht. Evidenz zur Pathophysiologie, Diagnostik und Therapie. Springer, Berlin 2006, ISBN 3-540-23052-1.
  • Klaus Poeck, Werner Hacke: Neurologie. Springer, Heidelberg 2006, ISBN 3-540-29997-1.
  • Hartmut Göbel: Erfolgreich gegen Kopfschmerzen und Migräne. Springer, Berlin 2009, ISBN 978-3-642-01264-8.
  • Amal Mattu; Deepi Goyal; Barrett, Jeffrey W.; Joshua Broder; DeAngelis, Michael; Peter Deblieux; Gus M. Garmel; Richard Harrigan; David Karras; Anita L'Italien; David Manthey, Emergency medicine: avoiding the pitfalls and improving the outcomes, Malden, Mass, Blackwell Pub./BMJ Books, 2007, 39 p. (ISBN 1-4051-4166-2)
  • Lucas, C. (2014). Les céphalées coïtales: rares mais à explorer!. Pratique Neurologique-FMC, 5(1), 1-3.
  • Karl E. Misulis, Head Thomas C, Neurologia di Netter, Milano, Elsevier Masson, 2008, ISBN 978-88-214-3041-1.
  • N. Dioguardi, Sanna G.P., Moderni Aspetti di Semeiotica Medica, Roma, Società Editrice Universo, 2002, ISBN 88-87753-67-9.
  • M. Giacovazzo, La Cefalea a Grappolo, Minerva Medicopratica, 1990, 4,6-24.
  • Bajrović, FF. (2008). Ribarič S., ur. Glavobol. Seminarji iz patološke fiziologije (1. izd.) (Ljubljana: Medicinska fakulteta, Inštitut za patološko fiziologijo). str. 218-25. ISBN 978-961-91250-3-8.
  • Kalso, Eija & Haanpää, Maija & Hamunen, Katri & Kontinen, Vesa & Vainio, Anneli (toim.): Kipu. Duodecim, 2018. ISBN 978-951-656-491-6.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Headache en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kopfschmerz en la germana Vikipedio.