Kapelo Ĉieliro de Maria (Hédervár)

La kapelo Ĉieliro de Maria estas romkatolika monumento historia en vilaĝo Hédervár (Hungario). Ĝi estis dum la historio ankaŭ paroĥa preĝejo kaj tombeja preĝejo de magnata familio Héderváry.

Kapelo Ĉieliro de Maria
Kapelo Ĉieliro de Maria en Hédervár
Kapelo Ĉieliro de Maria en Hédervár
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hédervár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Hédervár
paroĥo zorganto en Darnózseli
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine gotiko, poste baroko, fine novgotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La konstruaĵo estis konstruita inter 1296 kaj 1303. En la 17-a jarcento jam elĉerpiĝis la tombaj lokoj, tial la familio konstruis barokan flankan kapelon kun kripto. En 1808 la tomblokoj denove elĉerpiĝis, tial la familio konstruis plian urnon kaj samtempe la plena kapelo renoviĝis. En la 19-a jarcento ĝi ricevis novgotikan fasonon kaj en 1994 restaŭraj laboroj okazis.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en protektita tombejo. Antaŭ la kapelo kreskas kverko, laŭ la biologoj almenaŭ sep cent jaraĝa. En la fasado la kvadrata turo preskaŭ plene reliefas. La enirado estas tra la turo. La turopinto estas piramida. La navo finiĝas en rektangula absido, kiu estis pli malalta kaj mallarĝa, ol la navo. Arkeologoj supozas, ke fenestro de la absido estas romanika. Interne krom la urnoj kaj tomboj menciindas ligna statuo pri Sankta Maria.

Fontoj redakti