Kapelo Naskiĝo de Maria (Csepreg)
La kapelo Naskiĝo de Maria (origine hungare Kisboldogasszony kápolna aŭ Szentkút kápolna) estas romkatolika monumento historia en urbo Csepreg (Hungario). La kapelo estas ankaŭ pilgrimloko.
Kapelo Naskiĝo de Maria | |
---|---|
Kapelo Naskiĝo de Maria en Csepreg
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Csepreg |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Vas (Hungario) |
diocezo | Szombathely |
paroĥo | en la urbo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | frua klasikismo |
Konstruado | 1815–1816 |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
En tiu loko la kapelo estis konstruita en la jaroj 1815 kaj 1816. En 2015 ĝi estis plene renovigita.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en malgranda korto. Antaŭe estas kelkaj benkoj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. La enirejo estas meze sub la turo. La fasado havas po unu niĉojn ene kun statuoj de Sankta Anna kun Sankta Maria respektive Johano Baptisto. Interne la novgotika altaro estis farita en la 19-a jarcento.