Kapelo Sankta Anna (Sükösd)

Kapelo de Sankta Anna estas romkatolika Monumento historia en Hungario, Sükösd, ekster la komunumo.

Kapelo de
Sankta Anna
Kapelo de Sankta Anna en Sükösd
Kapelo de Sankta Anna en Sükösd
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sükösd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kalocsa-Kecskemét
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Onidire ĉasisto pro akcidento mortpafis sian filinon, kies nomo estis Ana, tial konstruiĝis tiu ĉi kapelo en 1747. Baldaŭe la kapelo iĝis pilgrimloko. Ĝuste post jarcento okazis la unua renovigo, la sekva en 1997. Ankaŭ la freskoj estis pentritaj en 1997.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo staras sola en kampo, sed en la proksimeco estas skulptaĵoj pri Sankta Anna kaj Sankta Jozefo faritaj en 1800. Apude situas ŝtonokruco el 1808. La kapelo havas po unu navon kaj tureton. La sakristio estas duonronda, apude estas malalta sakristio.

Kermeso estas la dimanĉo post 26-a de julio.

Fontoj redakti