Kapelo Sankta Spirito (Pásztó)

La kapelo Sankta Spirito estas katolika historia monumento en Hungario, en urbo Pásztó.

Kapelo Sankta Spirito
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pásztó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
dekanujo Pásztó-Ecseg
paroĥo ĉe Preĝejo Sankta Laŭrenco (Pásztó)
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La romanika kapelo konstruiĝis en la 12-a jarcento, el tio estas videbla muroparto kun fenestro ĉe flanko de la hodiaŭa navo. La unua mencio okazis en 1277. En fino de la 13-a jarcento la kapelo estis pligrandigita, en 1421 renovigita laŭ gotiko, ĉirkaŭ tiutempe denove pligrandigita. La turo estis trakonstruita en 1723, la nun videbla sanktejo konstruiĝis en 1734. La nun videbla baroka formo estas videbla depost trakonstruo en 1763. Incendio okazis en 1836. La orgeno ekfunkciis en 1887.

Konstruaĵo redakti

La kapelo situas sola en la katolika tombejo, ĉe la kapelo estas ŝtona kruco ekde 1845. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La eniro okazas tra la turo. La turopinto estas sonoriloforma. La absido estas oklatera, apude sakristio aliĝas. La ĉefaltara bildo estis pentrita en 1820.

Mezepoka funkcio redakti

Dum la mezepoko ĉi tie estis en:xenodochium (komplekso pri hospitalo-emeritejo, kie loĝis malsanuloj aŭ mizeruloj). Pastro de la kapelo samtempe estis zorganto pri la malsanuloj. Dum la mezepoko reto de similaĵoj funkciis en Eŭropo kun la titolo Sankta Spirito.

Fontoj redakti