Kapelo Sankta Spirito kaj Anunciacio (Gödöllő)
La kapelo Sankta Spirito kaj Anunciacio estas konstruaĵo de premonstratoj en urbo Gödöllő (Hungario). (Kelkaj fontoj traktas la kapelon preĝejo aŭ kirko.)
Kapelo Sankta Spirito kaj Anunciacio | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Gödöllő |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
paroĥo | loke ekde 1998 |
Dato de konsekro | 1993 |
Konsekrinto | Ferenc Keszthelyi |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1991–1992 |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
Pro Traktato de Trianon el Supra Hungarujo premonstratoj alvenis ankaŭ al Gödöllő. Ili establis lernejon kaj monaĥejon en 1924, sed konstruado de preĝejo estis prokrastita. En 1929 jam teologia altlernejo ekfunkciis, en 1937 la monaĥejo ricevis la titolon memstara prioro. Dum la socialismo la premonstratoj ne povis funkcii, nur poste denove en 1989. En la jaroj 1991 kaj 1992 ili konstruis kapelon, samtempe premonstrata gimnazio ekfunkciis. Ĝi estis levita paroĥo en 1998.
Konstruaĵo redakti
La kapelo situas sola en korto inter arboj. La fasado estas simetria, meze la enirejo estas nekutima larĝa. Super la enirejo pluvŝirmilo pendas, pli supre granda kvinlatera fenesto estas videbla, ene kun kruco. Kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo. La navo havas krucnavon. Menciindas vitra kolora fenestro 16 m² planita de Sándor Nagy (pentristo).