Kapelo de Sankta Danielo de Moskvo

Kapelo de Sankta Danielo de Moskvo (ruse Часо́вня Дании́ла Моско́вского) estas ortodoksisma kapelo en Moskvo je honoro de sankta princo Danielo la 1-a de Moskvo. Ĝi situas sur Serpuĥova placo proksime al Daniela monaĥejo (sur vojo al la monaĥejo de metrostacio "Tulskaja").

Kapelo de Sankta Danielo de Moskvo
Часовня св. Даниила Московского (прямо).jpg

LandoRusio
SituoMoskvo
- koordinatoj55° 42′ 39″ N, 37° 37′ 24″ O (mapo)55.7108333337.62333333Koordinatoj: 55° 42′ 39″ N, 37° 37′ 24″ O (mapo)

Map
Kapelo de Sankta Danielo de Moskvo
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Daniel of Moscow [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Kapelo de Sankta Danielo de Moskvo

HistorioRedakti

Unua tia kapelo estis konstruita jam ĝis 1722 speciale por pilgrimantoj kaj ortodoksaj religiuloj — vizitantoj de Daniela monaĥejo fondita de moskva princo Danielo la 1-a de Moskvo. Ĝi estis alikonstruita en 1784 kaj en 1869. En 1920 malnova kapelo estis detruita.

Kapelo de Sankta Danielo reaperis en 1998. Ĝi estas konstruita laŭ projekto de arkitekturistoj Ju. Antonov kaj D. Sokolov. Solena malfermo okazis 17-an de marto 1998 (en memortago de sankta princo Danielo).

PriskriboRedakti

Sur fasado de kapelo estas mozaikaj ikonoj de kvar sanktuloj (princoj de malnova Rusio): Aleksandro Nevskij, Danielo la 1-a de Moskvo, Ivano Kalita, Dmitrij Donskoj.

Apud la kapelo situas memoriga kruco.

Ikono de sankta Princo Danielo sur fasado Memoriga kruco ĉe kapelo

Vidu ankaŭRedakti