Kapelo en Fortikaĵo de Füzér

La kapelo en Fortikaĵo de Füzér estas profana historia monumento en vilaĝo Füzér, sur montopinto.

Kapelo en Fortikaĵo de Füzér
Kapelo en Fortikaĵo de Füzér
Kapelo en Fortikaĵo de Füzér
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Füzér
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito ne eklezia
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo ne eklezia
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Supozeble Imre Perényi (palatino) konstruis la kapelon inter 1490 kaj 1508 apud la fortikaĵan muron, sed ekzistis en tiu loko jam gotika kapelo el erao de Sigismondo (Sankta Romia Imperio). En la 17-a jarcento la burgo plene forlasiĝis kaj ruiniĝis. Inter 2014–2016 la kapelo kune kun plejparto de la burgo estis restaŭrita. Iom poste eĉ solena diservo okazis, ĉar la kapelo estas jam konvena, sed la posedanto restis la hungara ŝtato.

Konstruaĵo redakti

La kapelo estas parto de la fortikaĵo super kelo. La enirejo troviĝas el la granda halo. La plafono estas disradia volbo. La kapelo havas 4 fenestrojn, sidniĉojn kaj tegmenton, kiu lasta estis dum la mezepoko stokejo. La fenestro oriente prezentas Sanktan Marian kun bebo. La sekva fenestro jam en la suda flanko prezentas Margaretan de Skotlando, Sanktan Piroskan kaj en:Agnes of Bohemia-n. En la sekva fenestro estas videblaj Sankta Kinga, Margareta de Hungario kaj Elizabeto de Hungario. En la okcidenta fenestro estas videblaj Sankta Izabela de Aragono, en:Elizabeth of Töss kaj Jadviga (Pollando).

Fontoj redakti

 
La ruinaj fenestroj
 
Unu el la nuntempaj fenestroj