Provinco Kapisa

(Alidirektita el Kapisa)

Kapisa (perse کاپيسا) estas unu el la 34 provincoj de Afganio. Ĝi situas nordoriente de la afgania ĉefurbo Kabulo. La ĉefurbo de la provinco Kapisa estas Mahmud-i Raki, la nombron de loĝantoj la afgania registaro taksas je proksimume 400 000.[1] La areo de la provinco ampleksas 1.842 km².[2]

Provinco Kapisa
Administra unuo/Provinco
provinco de Afganio [+]

LandoAfganio

Supermara alteco1 746 m [+]
ĈefurboMahmud-i Raki
- koordinatoj35° N, 70° O (mapo)3569.7Koordinatoj: 35° N, 70° O (mapo)
Areo1 842 km² (184 200 ha) [+]

Loĝantaro399 500 [+] (2009)
Denseco216,88 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+04:30 [+]
ISO 3166-2AF-KAP

Provinco Kapisa (Tero)
Provinco Kapisa (Tero)

Provinco Kapisa (Afganio)
Provinco Kapisa (Afganio)
DEC
Provinco Kapisa
Provinco Kapisa

Map
Provinco Kapisa
Vikimedia Komunejo:  Kapisa Province [+]
vdr

Provincestro ĝis julio 2007 estis Abdul Sattar Murad; li tamen estis senpostenigita fare de la afgania prezidanto Hamid Karzai.[3]

Historio redakti

La provinco kreiĝis fine de aprilo 1964 el partoj de la provinco Parvan, tamen poste inter la jaroj 1978 kaj 2001 plurfoje estis ŝanĝitaj la provincaj limoj. Nuntempe Kapisa najbaras al la provincoj Lagman en la oriento, Panĝŝir en la nordo, Parvan en la okcidento kaj Kabul en la sudo.

La provinco ricevis sian nomon laŭ la historia urbo Kapisa, kiu nuntempe tre probable tamen situas ĵus ekster la provinca limo apud la nuna urbo Begram. Same neklaras la ekzakta situo kaj amplekso de la samnoma historia regiono Kapisa.

La historio de la regiono tre ligiĝas al la armeo de Aleksandro la Granda, kiu dum sia konkeroprovo de Barato inter la jaroj 330 kaj 326 a.K. en la regiono fondis plurajn garnizonajn urbojn, inter ili la urbon Alexandria ad Caucasum, kies situon oni supozas sur la provinca teritorio, kvankam ne konatas la ekzakta loko.

distriktoj redakti

  • Dovom-i Kohistan (aŭ Doŭom- respektive Dowom-e Kohistan)
  • Koh Band
  • Kohistan
  • Mahmud-i Raki (aŭ Mahmud-e Raghi)
  • Nidŝrab (aŭ Nidshrab)
  • Tagab
  • Alasai

Eksteraj ligiloj redakti

oficiala retejo de la provinca registaro Arkivigite je 2010-01-19 per la retarkivo Wayback Machine

Notoj redakti