Kapitolaj Muzeoj

muzeo en Italio

La Kapitolaj Muzeoj konsistas el pluraj artaj galerioj, sur kaj proksime de la monto Kapitolo en Romo, iom super la Roma Forumo. En la muzeoj videblas multaj famaj artaĵoj kiel la skulptaĵo de "knabo kun dorno", aŭ de la legenda "kapitola lupino" kun la du knaboj Romulo kaj Remo. Sur la placo antaŭ la eksa "Palaco de la Konservatoroj" troviĝas kopio de la rajdista statuo de la romia imperiestro Marko Aŭrelio.

Kapitolaj Muzeoj
arta muzeonemoveblaĵo • arkeologia muzeo • muzeo • museum of a public entity [+]

LandoItalio

SituoRomo
- koordinatoj41° 53′ 35″ N, 12° 28′ 58″ O (mapo)41.89305555555612.482777777778Koordinatoj: 41° 53′ 35″ N, 12° 28′ 58″ O (mapo)
Areo0,01 km² (1 ha) [+]

DirektoroMaria Vittoria Marini Clarelli
Poŝtkodo00186 [+]

Kapitolaj Muzeoj (Romo)
Kapitolaj Muzeoj (Romo)
DEC
Kapitolaj Muzeoj
Kapitolaj Muzeoj
Lokigo de Romo en Italio
Map
Kapitolaj Muzeoj

Vikimedia Komunejo:  Musei Capitolini [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
la salono, en kiu dum la jaro 1957 subskribiĝis la traktatoj de Romo, kiuj konsideriĝas la naskomomento de la Eŭropa Unio
la legenda kapitola lupino.

La Kapitolaj Muzeoj ekestis dum la jaro 1471, kiam la urbo Romo ricevis kolekton de skulptaĵoj pri antikvaj grekaj kaj romiaj dioj de la papo Siksto la 6-a. Ankaŭ dum la sekvaj jaroj la kolekto de artaĵoj precipe vastiĝis pro donacoj de la papoj. Origine la arta kolekto troviĝis en la "Nova Palaco" de la Kapitolo. Pro la konstanta kresko de ekspoziciaĵoj oni pli kaj pli ankaŭ uzis la Palacon de la Konservatoroj kiel muzeejo. Inter la jaro 1939 kaj 1941 ekestis tria muzea konstruaĵo, liganta la du historiajn palacojn, kaj ekde la jaro 1997 kvara muzea konstruaĵo en la ŝoseo Via Ostiense.

Ekspoziciaĵoj redakti

Ĉi-tie videblas interalie arte elstara frontono de la antikva roma templo de la dio apolono "Sosianus" kaj la legenda kapitola lupino.

Retej ligiloj redakti

41° 53' 35" norde, 12° 28' 57" oriente Mapo