Mr. Potato Head

(Alidirektita el Kapo de Sro. Potato)

Mr. Potato Head (Sinjoro Terpomkapo aŭ Terpomulo) estas ludilo inventita de George Lerner en 1949. Ĝi konsistas el plasta modelo de terpomo, kiu povas esti ornamita per vario de plastaj partoj kiuj povas esti ligitaj al la ĉefa korpo. Tiuj partoj estas ofte oreloj, okuloj, ŝuoj, ĉapelo, nazo kaj buŝo. Ĝi estis fabrikita kaj distribuita de kompanio Hasbro en 1952.[1] Mr. Potato Head estis la unua ludilo kiu estis reklamita per televido[2][3] kaj estis plue produktata ekde sia komenco.

"Terpomulo" en parado pri la filmo Toy Story

Referencoj redakti

  1. "Mr Potato Head". Retejo de Museum of Childhood. V&A Museum of Childhood. Alirita la 17an de majo 2019.
  2. Walsh, Tim (2005). Timeless Toys: Classic Toys and the Playmakers Who Made Them. Andrews McMeel Publishing. ISBN 0-7407-5571-4.
  3. "History of Hasbro: Mr. Potato Head". Arkivita el la originalo la 25an de septembro, 2008. Alirita la 17an de majo, 2019.

Eksteraj ligiloj redakti